Dezső Zrumeczky
Dezső Zrumeczky [deĵO zrumecki], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Zrumeczky Dezső András Kálmán estis hungara arkitekto. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis kistapolcsányi, zrumovai kaj csácai [kiŝtapolĉAnji, ĉAcai], lia familia nomvarianto estis Zrumetzky.
Dezső Zrumeczky | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de aŭgusto 1883 en Inárcs |
Morto | 31-an de januaro 1917 (33-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | arkitekto |
Dezső Zrumeczky[1] naskiĝis la 17-an de aŭgusto 1883 en Inárcs, li mortis la 31-an de januaro 1917 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiDezső Zrumeczky maturiĝis en gimnazio en Budapeŝto, poste li akiris arkitekturan diplomon en Reĝa Teknikuniversitato József en 1907. Dum la studentaj jaroj li konatiĝis kun Károly Kós, kun kiu li ofte laboris kune. Dum la 1-a mondmilito li estis oficiro, sed li malsaniĝis kaj mortis jam en Budapeŝto. Li postlasis edzinon kun ido.
Elektitaj planitaj konstruaĵoj
redakti- kalvinana paroĥo (kun Kós)
- domoj en Kolonio Wekerle (1909-1912 kun Kós)
- restaŭranto en Budapeŝto
- lernejo en Budapeŝto (1912)
- pavilonoj en Bestoĝardeno kaj Botanika ĝardeno (Budapeŝto) (1909-1911 kun Kós)
- vilaoj por Cécile Tormay kaj Ferenc Herczeg
-
Loĝdomo kun pordego en Kolonio Wekerle
-
Restaŭranto en Budapeŝto
-
Lernejo en Budapeŝto
Memorigiloj
redakti- monumento en Inárcs (1997)
- kulturdomo de Inárcs prenis la nomon Zrumeczky Dezső [1][rompita ligilo]