Dharan
Dharan, nepale: धरान estas universitata urbego en la sudorienta parto de Nepalo. La loknomo signifas laŭlitere: loko kie vi vidis konstrulignon.
Dharan | |||
---|---|---|---|
urbego sub-metropolitan municipality of Nepal (en) vd | |||
Administrado | |||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 116 181 () [+] | ||
Loĝdenso | 9 500 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 26° 49′ N, 87° 16′ O (mapo)26.81666666666787.266666666667Koordinatoj: 26° 49′ N, 87° 16′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 12,23 km² (1 223 ha) [+] | ||
Horzono | Nepala Norma Horzono [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Dharan [+] | |||
Bazaj informoj
redakti- Areo: 132 km²
- Supermara alteco: 366 m (en 4 kilometroj la alteco ŝanĝiĝas de 305 m ĝis 700 m)
- Loĝantaro: 141,439 en 2011
- Horzono: UTC +5:45
- Telefonkodo: 025
- Poŝtkodoj: 56700 (Sunsari), 56702 (Mangalbare)
- 26° 49′ 00″ N 87° 17′ 00″ O / 26.81667 °N, 87.28333 °O (mapo)
Geografio
redaktiDharan situas en valo inter montara kaj ebenaĵa regionoj. Biratnagar troviĝas 40, Katmanduo 219 km.
Historio
redaktiEn tiu regiono homoj vivis jam en la antikva epoko. Baldaŭ diversaj princlandoj kaj reĝlandoj etendiĝis en tiu regiono. Bijaypur-urbo situanta plej proksime al Dharan estis fondita en 1584 kaj ĝi estis ĉefurbo de reĝlando ĝis 1774. En la moderna epoko estis grava komerca stacio inter la monta kaj ebena regionoj. Samtempe alvenis diversaj popoloj. La loko estis rekrutadcentro por la gurkoj ekde 1953. La municipo estis establita en 1951. Dharan estis deklarita urbo en 1960.
Trafiko
redaktiEl Dharan kuras 2 vojoj, la urbego havas la plej proksiman flughavenon en Biratnagar. En la urbego aŭtobusoj, taksioj kaj aŭtorikiŝoj liveras la pasaĝerojn.
Fontoj
redakti- WikiTrans
- mapo, distancoj Arkivigite je 2017-04-03 per la retarkivo Wayback Machine