Cifereca Biblioteko por la Nederlanda Literaturo

La Cifereca Biblioteko por la Nederlanda Literaturo (nederlande Digitale Bibliotheek voor de Nederlandse Letteren, DBNL) estas retejo pri la nederlandaj lingvo kaj literaturo. La retejo enhavas milojn da literaturaj tekstoj, sekundaran literaturon kaj aldonajn informojn kiel biografiojn, portretojn kaj ligilojn. Meze de 2014 la DBNL disponigis kolekton de pli ol 11.000 bitigitaj libroj kaj revuoj pri temoj kiel nederlandlingva literaturo, lingvo kaj kulturhistorio.

Cifereca Biblioteko por la Nederlanda Literaturo
emblemo
bibliotekoretejodatumbazo • virtuala biblioteko
Komenco 1999 vd
Lando(j) Nederlando vd
Membro de Geheugen van Nederland vd
Posedata de Maatschappij der Nederlandse Letterkunde vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Ekesto redakti

De DBNL estas iniciato de la Fonduso DBNL, kreita en 1999 de la Maatschappij der Nederlandse Letterkunde (Societo de la Nederlanda Literaturo). La cifereca biblioteko ricevis financan helpon de, inter aliaj, la Nederlandse Organisatie voor Wetenschappelijk Onderzoek (NWO) (Nederlanda Organizaĵo por Scienca Esplorado) kaj la Nederlandse Taalunie (Nederlanda Lingvo-Unio). La kolekto kovras la tutan nederlandan lingvoregionon, tio estas Flandrio, Nederlando, Surinamo, Kariba Nederlando, Sud-Afriko kaj Namibio. Ĉiujare aldoniĝas ĉirkaŭ 250.000 paĝoj da teksto. Pri la selekto decidas komisiono de nederlandaj kaj flandraj spertuloj.

DBNL ĉiutage ricevas proksimume 200.000 vizitojn. En 2014 enketo ĉe la uzantoj montris altan aprezon.[1]

En junio 2014 finpretiĝis grava projekto: 50.000 nederlandlingvaj kantoj de antaŭ 1900 estas interrete. La tekstoj troveblas ĉe DBNL. Meertens Instituut disponigas la aldonajn informojn.

Sekcioj redakti

En DBNL estas apartaj sekcioj por:

Aliaj eroj estas atlaso, calendarium (por serĉi tempo-rilatajn aspektojn), literatura leksikono (kun 4600 terminoj), kaj ngram viewer (por serĉi la oftecon de iu vorto aŭ esprimo).

Restrukturigo redakti

Ekde 2015 la Nacia Biblioteko de Nederlando prizorgas la retejon dbnl.org.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Ekstera ligilo redakti