Die Forelle
La truto (Die Forelle, op. 32 / D 550) estas unu el la plej konataj lidoj ("artkanto") de Franz Schubert. La poemon verkis Christian Friedrich Daniel Schubart dum sia enkarcerigo en fortikaĵo Hohenasperg.
La muziko
redaktiFranz Schubert verkis kvin diversajn versiojn, inter novembro 1816 kaj julio 1817. La versioj diferencas jam per la tempoindikoj.
- „modere“
- „ne tro rapide“
- „iom rapide“ – Ĉi-versio estas dediĉita al Anselm Hüttenbrenner. Ĝi estas konservita en fotografaĵo de 1870, la aŭtografo perdiĝis.
- „iom vivece“.
- „iom rapide“ – Ĉi-versio estas unuafoje publikigita en 1975, la sola kun instrumenta antaŭludo de ses taktoj.
Tonalo kaj melodio
redaktiOrigine la kanto estas komponita por alta voĉo en tonalo D♭-maĵoro, la takto estas 2/4. La truto estas komponita kiel tutaĵo, do ne laŭ apartaj ripetiĝantaj strofoj (fakesprimo: trakomponita).
Variacioj
redaktiFranz Schubert uzas la temon de la kanto por la kvinteto Forellenquintett (Truta kvinteto). Franz Liszt transprenis ĝin por transskribado de la kanto por piano sen kantvoĉo.
La poemo
redaktiLa poemo estis verkita en 1777 aŭ 1778 de la ŝvaba verkisto Christian Friedrich Daniel Schubart, kiu estis dum dek jaroj kontraŭjure enkarcerigita en fortikaĵo Hohenasperg de la virtemberga duko Karl Eugen.
Ŝajne naiva ĝi priskribas fiŝkaptadon, kiu nur sukcesas ĉar la fiŝkaptonto trukas kaj perturbas la kristalklaran akvon. - Schubart estis ekzilita el Virtembergo, kaj kiam li en eksterlando ne finis obstine verki provokajn, ribelemajn poemojn kaj artikolojn, la duko planis intrigon kontraŭ Schubart logante lin al virtemberga teritorio nur por tie aresti kaj enkarcerigi lin. - En tri strofoj li rakontas pri tiu intrigo per fablo pri la kaptota fiŝeto. La kvaran strofon, averton al knabinoj ne lasi sin forlogi, Schubart evidente aldonis por kamufli sian intencon.
La poemo unuafoje estis presita 1783 en la Ŝvaba almanako (Schwäbischer Musenalmanach).
Estante mem orgenisto kaj komponisto Schubart mem komponis muzikon por la poemo, ne "trakomponitan", sed ĝi ne atingis la Schubert-an konatecon.
Teksto
redaktiFranz Schubert sciis pri tiu signifo de la poemo kaj komponis la muzikon nur por la unuaj tri strofoj tiel, ke ne eblis aldoni la kvaran.
Muziko: Franz Schubert
Teksto: Christian Friedrich Daniel Schubart
Esperantigo: Ludwig Schödl
Die Forelle
|
La truto.
|
Notoj
redaktiLiteraturo
redakti- Werner Aderhold et al. (Hrsg.): Franz Schubert: Verzeichnis seiner Werke in chronolog. Folge; [der kleine Deutsch]. Bärenreiter/Deutscher Taschenbuch-Verlag; Kassel; Basel; Wien/München 1983, ISBN 3-423-03261-8.
- Dietrich Fischer-Dieskau: Auf den Spuren der Schubert-Lieder. Bärenreiter/Deutscher Taschenbuch-Verlag; Kassel; Basel; Wien/München 1976, ISBN 3-423-01178-5.
Eksteraj ligiloj
redakti- Die Forelle: Liberaj muziknotoj por elŝuti de International Music Score Library Project.
- La teksto de la kanto Arkivigite je 2013-10-17 per la retarkivo Wayback Machine
- Muzikigo de Schubert (mp3) Arkivigite je 2009-05-09 per la retarkivo Wayback Machine