Die Frau ohne Schatten

Die Frau ohne Schatten (La senombra virino), verknumero op. 65 estas tri-akta opero de Richard Strauss pri teksto de Hugo von Hofmannsthal.

Die Frau ohne Schatten
drama muzika verko
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 20-a jarcento
vdr
Hugo von Hofmannsthal en la aĝo de 19 jaroj
Richard Strauss komence de la 20-a jarcento

La verko estis unuafoje prezentata la 10-an de oktobro 1919 en Vieno sub orkestrestro Franz Schalk. Reĝisoris Hans Breuer, la scenejon aranĝis Alfred Roller; kelkajn tagojn pli malfrue okazis la dua prezentado en Dresdeno.

Ekestohistorio redakti

La unuaj Hofmannsthal ideoj ekestis en la jaro 1911, baziĝantaj sur la novelaro Unterhaltungen deutscher Ausgewanderten de Johann Wolfgang von Goethe (1795). La ekesto de la opero ne pasis sen malfacilaĵoj, kion atestas ampleksa leterkomunikado inter Hofmannsthal kaj Strauss. La bazaĵon de Goethes Hofmannsthal libere priverkis, li inventis du parojn, imperiestro kaj imperiestrino el sonĝa regno resp. transmondo, kaj tinkturista geedzoparo el la tera mondo. Krom Goeton la multleginta Hofmannsthal uzas aliajn modelojn, ekzemple partojn el Mil kaj unu noktoj, el la fabeloj de fratoj Grimm kaj eĉ unu fojon citas laŭvorte Mefistofelo el Faŭsto. La teksta bazo de la opero estas konceptita kiel fabelo kun la temo de la beno de la amo per nasko de la gefiloj. Hofmannsthal komparis ĝin en kelkaj leteroj kun Die Zauberflöte de Wolfgang Amadeus Mozart, almenaŭ la duoblaj paroj tie ankaŭ estas troveblaj. Unuaj leteroj datiĝas en la jaro, Strauss tuj komencis la komponadon, la verkado de teksto kaj muziko okazis paralele kaj interinspira. Frau ohne Schatten ekestis dum la Unua Mondmilito. Strauss estis feliĉa pri la bonega teksto de Hofmannsthal, estis tamen malkontenta kun la partituro kaj multaj detaloj, kiujn li pro la drameca efiko volis ŝanĝi. En 1915 la opero estis preta, sed nur en 1919 ĝi estis unuafoje prezentata.

Mi neeldireble antaŭĝojas la aŭdadon. La certaj malfacilaĵoj kun la materio, malspritaj provoj interpreti kaj ume diveni, kie ĉio nur estas bildo kaj fabelo, Pri ĉio ĉi mi estas preparita. Tio finiĝas, kaj restu, restas. (Hofmannsthal al Strauss, 18-an de septembro 1919)

Strauss mem nomis la operon sian problem-idon, la verkado mem estis pro al komplikeco de teksto kaj materio dum la mondmilito tre peniga, kaj Strauss ankaŭ estis malkontenta kun la unuaj enscenigoj, kiuj evidente ne kontentigis liajn postulojn. Muzike Die Frau ohne Schatten apartenas al la plej komplikaj kaj kolorriĉaj partituroj de Strauss. Kontraste al la denseco de la parencaj verkoj Salome kaj Elektra Strauss donas en Frau ohne Schatten pli da spaco al pli grandaj monologoj kaj scenoj. Eĉ kvin egaj ĉefroloj (imperiestro, imperiestrino, tinkturisto, tinkturistoedzino, nutristino) kaj grandega orkestro same kiel la diversaj prezentadoj de realo kaj sonĝo sur la scenejo faras la operon ankaŭ nuntempe ankoraŭ defion por pli grandaj operejoj.

Agado redakti

1-a akto redakti

La imperiestro kaj la imperiestrino estas regantoj de la sudorientaj insuloj de sonĝolando. Ekde sia edziniĝo la imperiestrino, filino de spiritoreĝo Keikobad, ne plu povas bestiĝi, sed ŝi nek apartenas al la homoj, ĉar ŝi ne ĵetas ombron kaj ne sin sentas patrino, kio kiel signo estas samsignifa. Al ili sekvas la nutristino, kiu malamas ĉion homan. Spiritomesaĝisto anoncas al ŝi: La tempolimo baldaŭ estos transpaŝita; se la edzino tiam ne ĵetas ombron, la imperiestro devas ŝtoniĝi. Pro la manka naskopovo lin, ne ŝin trafas la malbeno. La imperiestrino volas reakiri la ombron, kune kun la nutristino ŝi ekiras al la homoj. Tinkturisto Barak vivas kun sia edzino kaj siaj tri postrestantaj fratoj en malriĉeco, sed kontente. Ankaŭ ĉi tiu geedzeco estas sengefila. La tinkturistoedzino, same malfeliĉa kiel la imperiestrino, estas flatata de ĉi tiu kaj la nutristino; ŝi fordonu la ombron kaj la nenaskitajn gefilojn kompense de riĉeco. Ŝi interkonsentas kontrakton kun la nutristino, la imperiestrino komprenas la malbonan traktaton, sed ne povas malebligi ĝin. El pato, en kiu la tinkturistoedzino kuiras manĝaĵon, ŝi aŭdas la voĉojn de la neaskitaj gefiloj larmi kaj plendi. Sed ŝi separas la litojn, la kontrakto estas valida.

2-a akto redakti

La nutristino logas la virinon per helpo de bela junulo sur la malbonan vojon. Barak ne scias, kio okazas en la domo kaj en sia edzino. Timo ĉirkaŭas la imperiestrinon, kiel longa ankoraŭ estas la limtempo? Kiun sorton ŝi trovos? En la tria nokto la nutristino sukcesas, ke la tinkturistoedzino atakas sian edzon, ŝi nuligas al li sian fidelecon kaj klarigas al li, ke ŝi vendis sian ombron kaj la nenaskitajn gefilojn. Barak reagas timige: en lian manon falas juĝistoglavo, kiun li levas kontraŭ sia edzino. En ĉi tiu momento al la nutristino forglitas siaj malbonaj lertaĵoj (Superpotencoj estas en la ludo). La tero malfermiĝas, englutegas la tinkturistoparon, aperas boato, en kiun kuŝigas la nutristino la duon.

3-a akto redakti

La sortobatitaj alvenas en la spiritomondo, por lasta ekzamenado. En templo sidas la imperiestrino kaj atendas la juĝistaro. La tinkturistoparo, nun plena je kompreno kaj reciproka amo, staras antaŭ ĝi, oni malebligas al ĝi la eniron. La nutristino disduigas la paron denove. „Trinku de la akvo“, vokas voĉo al la imperiestrino, „kaj la ombro estos via“. La imperiestrino estas malespera, ŝi sentas kompaton kun la homoj kaj sentas sin apartena al ili. Ŝi ne trinkas, jen aperas la imperiestro sur piedestalo el ŝtono.

La sceno de la interna batalo de la imperiestrino antaŭ la ŝtoniĝinta imperiestro devus havi videblan frapefekton. Funkcius, ke la imperiestrino post treega interna batalo, ŝi sentas sin proksima al morto, finfine eligas teruran krion, la unuan homkrion, ekzemple kiel la krio de naskanta patrino.
„Mi ne volas“ estas ŝia respondo, per tio ŝi venkas por sia edzo kaj por la du homoj. Ŝi jetas longan, akran ombron kaj atingis per sia inklino al la homa sorto la kapablon patriniĝi; la imperiestro desupriĝas malŝtoniĝinte de la piedestalo. Tinkturisto kaj tinkturistino estas liberaj kaj sin turnas al sia tera mondo, la nenaskitaj infanoj anoncas ĥore, ke li ne plu longe restos nenaskitaj. (Hofmannsthal al Strauss, 18-an de septembro 1919)

Muziko redakti

Strauss kreis per sia dramega muziko klaran, kontrastan karakterizon de la personoj kaj scenoj, preskaŭ kinofilmece plastikaj estas ekzemple liaj motivo por la falko, la glavosceno en la 2-a akto aŭ la alveno de la boato en la regno de la regantoj komence de la 3-a akto. Malsame estas la percepto de la muzika stilo, kelkaj opinias, ke Strauss faris en sia muzika lingvaĵo tutan turniĝon al la tonaleco, aliaj emfazas la orelŝire erupciajn orkestrajn kolorojn kaj la parte maltonale efikan harmoniaron. Finfine en ĉi tiu verko de Strauss montriĝas majstreco de la muzika psikologiigo de la figuroj per ĉiuj tiam disponeblaj rimedoj, eĉ vitroharmoniko kaj 5 ĉinaj gongoj troviĝas en la instrumentado.

Die Frau ohne Schatten estas programmuziko sur la operscenejo, kaj la nomo de fantasma muziko plej bone konvenas pro tio, ke Strauss ekzakte desegnas ĉiujn transirojn, ĉian humoron kaj animstaton de la personoj.

Graveco kaj efiko redakti

Die Frau ohne Schatten estas sendube unu el la plej gravaj operoj de Strauss, sen ĝiaj antaŭaĵoj Elektra kaj Salome tia agado, tia esprimpovo ne eblus. Precipe simbolaro kaj psikologiaj elementoj en teksto kaj muziko estas esencaj akcentoj de ĉi tiu opero, kiu tute ne plu estas fabelo laŭ la senco de Goethe. Tro signife formitaj por tio estas ekzemple la funkcioj de la ombro, de la temo naskopovo kaj geedzeco same kiel la temoj ekzamenado kaj saviĝo gravaj ankaŭ en la muzikhistorio.

Priverkaĵo redakti

En 1946, tri jarojn antaŭ sia morto, Strauss decidiĝis malkonekti el la opero orkestrofantazion, kiu kunigas la kulminojn de la muziko. Li finfaris la partituron je la 30-a de majo 1946 en Ouchy (Svisujo) kaj dediĉis la unumovimentan verkon al Manfred Mautner Markhof, aŭstra artmecenato. La orkestrofantazion unuafoje prezentis Karl Böhm je la 26-a de aprilo 1947 en Vieno.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti