Por la planto ne nur la longkresko, sed ankaŭ la dikkresko havas grandan signifon. Por arbo la dikkesko havas du avantaĝojn: unue pli granda tiga diametro donas pli da stabileco kaj due ĝi donas pli grandan transportkapaciton en la vaskaj faskoj de la arbo. Oni devas distingi inter primara kaj sekundara dikkresko.

dikkresko de arbo enfermas lanternfoston

Primara dikkresko redakti

La tiga apekso (la apeksmeristemo) ne nur donas ĉelojn kontraue al la kreskodirekto,sed ankaŭ vertikale al ĝi. Tiel la tigo fariĝas pli dika. La plej multaj ĉeloj, kiuj disiĝas de la meristemoj, diferenciĝas, t.s. ke ili perdas ilian dividiĝkapablon. Ĉe multaj plantoj la dikeco de la tigo ne plu kreskas kelkajn milimetrojn post la apekso. Tio precipe validas por unukotiledonoj kaj unujaraj plantoj. Specialan amplekson havas la primaran dikkeskon ĉe palmoj, kiuj formas sian finan dikecon jam junaĝe. Ĉe tiuj plantoj la folibazoj ligniĝas kaj donas aldonan stabilecon al la planto.

Plifortiga kresko redakti

dum la kresko de la planto ankaŭ la apeksa meristemo tigo pligrandiĝas iomete sen sekundara dikkresko. Oni nomas tion plifortiga kresko. La apeksa meristemo ŝrumpas post la transiro al la florfazo. Tio kaŭzas duobla konusa formo de la tigo, kio bone estas videbla ĉe unukotiledonoj, ĉar ili ne havas sekundaran dikkreskon, kiu kaŝus la formon de la tiga pinto.

 
tiga kversekco tra Aristolochia macrophylla kun faska kaj interfaska kambiumo

Sekundara dikkresko redakti

Ĉe arboj la primara dikkresko sufiĉas nek por la stabileco nek por la provizadpostuloj de la plantaj organoj. La transportdistanco povas esti ĝis ĉirkaŭ 100 metrojn kaj la pezo pli ol unu tuno. Por atingi tiun forton kelkaj ĉeloj tenas ilian dividkapablon. El tiuj ĉeloj fariĝas la kambiumo. Tiu sekundara meristemo formas la vaskulajn faskojn kaj zorgas pri la grandega plifortigo de la tigo pere de lignokreado kaj kresko de la arbodiametro. Ĝi disigas ksilemon disde floemo kaj per tio la ligno disde la basto. Tiu proceso havas la nmon sekundara dikkresko. Ankaŭ ekzistas diferencon inter la dikresko de Gimnospermoj kaj Angiospermoj.

En la moderaj zonoj okazas pro la jarsezonoj formado de fru- kaj malfruligno, tio estas videbla en la jaringoj. La fruligno havas pli vastajn porojn kaj la malfruligno pli malvastajn.

Korkkambiumo redakti

Ankaŭ la felogeno ludas kelkfoje gravan rolon ĉe la sekundara dikkresko. Speciale videbla estas tio ĉe la korkokverko (Quercus suber). La korkkambiumo disigas al la arbinterno ĉelojn, kiuj formas la felodermon, kiu estas parenkima histo el vivantaj ĉeloj. La ĉeloj, kiujn la korkkverko disigas al la ekstera flanko de la trunko nomiĝas korkĉeloj (tiuj formas la korkon aŭ felemon). Iliaj ĉelvandoj estas kovrataj kun suberino. Ĝi estas tavolo, kiu ne tralasas akvon.

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti