Diskuto:Departemento Donnersberg

Latest comment: antaŭ 5 monatoj by ThomasPusch

Absolute oni devas nuligi la artikolon Departemento Donnersberg (fakte konvertinte ĝin en alidirektilon) elpreninte ties materialon por aldoni ĝin al Mont-Tonnerre.--kani (diskuto) 22:11, 4 feb. 2017 (UTC)Reply

@Kani: Absolute oni devas unuigi la du artikolojn pri sama temo, kaj fakte la teksto de la teksto "Mont-Tonnerre" de pino (2014-08-03) aspektas pli matura - jam la multegaj ne-ekzistaj nomoj pri ruĝaj ligiloj de invenititaj kategorionomoj en la teksto "departemento Donnersberg" (de 2017-01-24) senesperigas min. Sed tamen mi aprezas la titolon komenciĝantan per "departemento", kio tuj diras pri kio temas, samkiel multaj aliaj tekstoj pri historiaj - aparte historie germanaj - teritorioj, kiuj havas unuan parton pri kiu temas kaj poste duan parton de nomo, ekzemple grandduklando Luksemburgo au duklando Berg, elektoprinclando Palatinatoreĝlando Prusio ktp ktp. Ĉu oni nomas la rezultan titolon "departemento Mont-Tonnerre" aŭ "departemento Donnersberg", principe egalas, ĉar la du nomoj indikas la saman, nur en malsamaj lingvoj, sed ĉar la civitanoj de la departemento ĉiuj estis civilaj (senarmitaj) germanlingvanoj, nur dum iom pli ol 2 jardekoj konkeritaj kaj okupitaj per konkera armeo de ekspansia najbara ŝtato, kaj ne estis tiel ke post la milita konkero la tuta socio iĝus franca (samkiel ankaŭ la baltaj ŝtatoj ne iĝis rusaj malgraŭ pli ol 45 jaroj da okupado per la ekspansia ŝtato Sovetunio, kaj same neniel tuta Eŭropo subite estis "germana" kiam la armeo de Hitler konkeris grandan parton en 1938-1944), tial mi pensus ke la vortigo "departemento Donnersberg" eĉ pli klare esprimas kie la teritorio estis kaj ke ĝi ne serĉindas ie en Francilio aŭ en la Luarlandoj. Atentindas ke la titolo ankaŭ akordiĝu kun la frataj artikoloj

Bonas ke la bonaparta franca reĝlando Vestfalio en Esperanto povis ĉerpi de esperanta nomo kaj neniu pripensis hibridan esperantlingvan nomon "reĝlando de Westphalie" aŭ "reĝlando Royaume de Westphalie" por ĝi. Por Donnersberg ne ekzistas establita e-lingva nomo. Sed la vorto Donnersberg bone kombineblas kun esperanta teksto, kvankam estas iuj ortodoksuloj kiuj ne ŝatas duoblajn konsonantojn kiel en "Finnlando", dum "Mont-Tonnerre" havas tute alian sonsistemon, ne nur havas du duoblajn konsonantojn kaj tute silentan "vokalon" e, sed principe nazalan õ tute ne ekzistan en Esperanto. Tial laŭ mi la fina kunigita artikolo bone sidos sub titolo "departemento Donnersberg", kvankam la enhavo en ĝi pli estu tiu de pino. Ĉu vi povas konsenti kun tio? ThomasPusch (diskuto) 20:30, 6 okt. 2023 (UTC)Reply

Saluton. Vi ne bezonas tiom argumenti. Mi tute fidas je via bontrovo. Mi foje faras indikojn pri fuŝaĵoj, sed ne ĉiam trovas la plej konvenan solvon. kani (diskuto) 21:17, 6 okt. 2023 (UTC)Reply
Bone, sed se oni komencas argumenti, la argumentado facile pli longas, ĉar nur skribi "aliel laŭ mi estas idiotaĵo" ne estus argumento... Mi hieraŭ forigis ĉiujn fuŝajn ruĝajn ligilojn el la teksto de 2017-01-24, kaj nun komprenas ke estos mia tasko kunigi la du tekstojn. ThomasPusch (diskuto) 10:18, 4 nov. 2023 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Departemento Donnersberg".