Diskuto:Granda Ligo Futbala

(Alidirektita el Diskuto:Grandliga Futbalo)
Latest comment: antaŭ 5 monatoj by ThomasPusch in topic Pliaj problemoj de la paĝo

La vorto en la unua frazo "... estas la usona kaj kanada supera ligo de futbalo" jam indikas ke estas problemo pri la esperanta provizora nomigo "Grandliga Futbalo". La subjekto, la centra substantivo - tio pri kio temas - estas "ligo", "la ligo". Tial ne eblas kaŝi la centran vorton en duono de aldona priskriba adjektivo ""Grandliga Futbalo", sed la vorto ligo devas nepre esti la substantivo en la nomo. Mi ŝanĝas la nomigon al "Granda Ligo Futbala" - tiel la angla sinsekvo de la vortoj daŭre estas. Ke unu adjektivo estas antaŭ kaj alia post la substantivo, en Esperanto ne estas problemo. Granda estas tre bona vorto por la angla vorteto "major": bone ke ne elektiĝis fuŝaj vortoj "Majora" aŭ "Maĵora", kio aspektus tre simile kiel la angla vorto sed estas vorto el armeo respektive el muziko. Alternative ankaŭ eblus "Supera Ligo de Futbalo", tiam en la unua teksto oni devus ŝanĝi la duonfrazon al estas la usona kaj kanada plej alta ligo de futbalo". Sed nenio malbonas pri "Granda...". ThomasPusch (diskuto) 19:18, 15 nov. 2023 (UTC)Reply

Alvoko adapti la informkeston organizaĵo redakti

@Sj1mor: Estis vi kiu en majo 2023 enkondukis la ŝablonon {{informkesto organizaĵo}} en la paĝon. Bone, iun informkeston oni bezonas, ankaŭ por tiaj sportaj ligoj, kaj {{informkesto organizaĵo}} bone funkcias pri superaj futbalaj ligoj de aliaj landoj, ekzemple en Germanio la paĝo Bundesliga (nun) aspektas tute bone. Sed ĉi tie la listego post la vorto "Partoprenanta" aspektas tre stulte: estus bone se oni povus elŝalti la longegan liston en la informkesto, kiu baze nur estas numerigo de jaroj, sed nun tio ankoraŭ ne eblas. Domaĝe ke en la usona ligo iuj tre fervoraj uzantoj aldonis ĉiujn vikidatumerojn al la parametro p527, dum en la germana ligo oni ankoraŭ ne elpensis fari tion, kvankam tie eĉ estus 61 paĝoj por 61 jaroj (el la kategorio d:Q7195379) en la parametro p527. Se iu iam pripensas fari tion, tiam nia esperanta informkesto tute kolapsos. Sed la informkesto pri la usona ligo ankaŭ jam estas preskaŭ kolapsinta. En multaj el niaj informkestoj eblas bremsi la enporton de informoj el vikidatumoj. Ekzemple pri baza foto el vikidatumoj per la parametro p18, eblas simple oni noti en la informkesto mem, kaj tio preferiĝos, kaj ankaŭ eblas meti simplan noteton "dosiero=neniu", kaj neniu montriĝos. Tion ni bezonus ĉi-tie, sed ŝajnas ke ĉi tie la informkesto sklave prenas ĉion el vikidatumoj sen ebleco povi bremsi ĝin. Kaj buĉi la informojn el vikidatumoj ankaŭ provokus protestojn, prave, ĉar alilingvaj vikipedioj havas pli diferencitajn enportomekanismojn kaj sekve ne havas la problemon. Temas pri iu pli granda temo de la ŝablono {{informkesto organizaĵo}}, se ni volas uzi ĝin por ĉiaj organizaj strukturoj, ne nur por klubo aŭ urbe registrita societo. Mi povus ankaŭ kuninviti Moldur'n kaj Tlustulimu'n ĉi tien, aŭ povus tuj afiŝi la problemon al ĉiuj en la teknikeja diskutejo, sed mi volas unue informi vin, kiu proponis la ŝablonon ĉi-tie, kaj ŝatus aŭdi, kion vi penas pri la problemo aŭ ĉu vi eble havas ideon kiel tutsimple jam nun eviti ĝin. ThomasPusch (diskuto) 20:01, 15 nov. 2023 (UTC)Reply

Dankon. Malfruas. Jes estus bone bremi la eliraĵon de vikidatomoj se oni deziras tion fari.
Jes, gravas. Do konsultu pri tiu kun la administrantoj. Sj1mor (diskuto) 21:20, 15 nov. 2023 (UTC)Reply

@Moldur kaj Tlustulimu: Do mi pludirektas la peton al vi ambaŭ (vi vidas, Moldur, ke Sj1mor konsideras vin administranto, fakte prave  ). Kiu el vi povus bremsi la ŝablonon {{informkesto organizaĵo}} tiom sklave preni parametrojn el vikidatumoj, sen ke eblas malhelpi tion? Tio ne estas maniero saĝa, kaj multaj el miaj informkestoj ja ne faras tion tiel ignorante ĉiun skribitan en la individua artikola paĝo... ThomasPusch (diskuto) 20:09, 17 nov. 2023 (UTC)Reply

Pliaj problemoj de la paĝo redakti

Tute alia temo: Pri la sekvaj du aktualaj aŭ probable eksaj futbalistoj en la ligo estas pluraj eblecoj kiu povus esti: Kiu estas la ĝusta futbalisto?

  • Jaime Moreno Kiu?
  • Carlos Ruiz Kiu?

Provizore mi elmetas la du el la longa listo de la paĝo. ThomasPusch (diskuto) 20:09, 17 nov. 2023 (UTC)Reply


Ho ve: La ĉapitro de "aktualaj notindaj ludantoj" ŝajne estis farita en 2004 aŭ pli frue, ĉar pluraj sportistoj ja ne plu aktivas en la ligo ekde 2005. Mi ĉe iuj nun notis la aktivajn jarojn, kaj inter la nomoj en la kategorio "aktualaj notindaj ludantoj" ĝis nun eĉ ne renkontis unu "aktualan notindan ludanton" ... Bonus iom malpli da entuziasmo en kreado en montoj da ruĝaj ligiloj kaj iom pli da saĝo meti indikojn pri jaroj kaj almenaŭ provi teni iaspecan aktualecon, almenaŭ konsidere al jardekoj. ThomasPusch (diskuto) 11:47, 19 nov. 2023 (UTC)Reply

Nun mi kontrolis ĉiujn nomojn tie, neniu en la listo ankoraŭ estas aktuala ludanto. Do mi malfondas la ĉapitron "Notindaj ludantoj" kaj movas ĉion al "Notindaj eksludantoj", tie forprenante la multajn aldonajn ruĝajn ligilojn, kiuj tie atendas ekde 2005 (!). ThomasPusch (diskuto) 12:20, 19 nov. 2023 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Granda Ligo Futbala".