Diskuto:Historia Naturalis Brasiliae

Markgrafo kaj Oranje-Nassau redakti

Saluton, Punktor! Fakte pli tauĝas teni la originalan nomon de Marggraf. Tiun esperantigon mi provis uzi, sed ĝin mem mi ne trovis en iu speciala loko... Pri Oranje-Nassau, mi pensis, ke Orange-Nassau estus la originala formo, sed se vi ĝin korektis, des pli bone. Dankon pro la revizio!--Fernando Maia Jr. 12:12, 11. Okt 2008 (UTC)

Saluton, Fernando Maia ! Mi esperas, ke vi pardonpetas miajn "reviziojn". 1. Mi pensis, ke "Markgraf" estas simple eraro, ĉar en la portugala versio ekzistas la sama eraro (unufoje "Markgraf", unufoje "Marggraf"). 2. "Oranje-Nassau": Mi devas konfesi, ke mi ne scias ĉu "Oranje" pli "ĝustas" aŭ "Orange", sed grava kialo: ekzistas Vilhelmo la 1-a de Oranje-Nassau kun "Oranje". 3. Krome mi pensas, ke estus bona ideo, se la latinaj tekstoj havus esperantigitan tradukon, sed bedaŭrinde mia scio pri la latina lingvo ne sufiĉe bonas... Amike, Punktor 17:22, 11. Okt 2008 (UTC)
Resaluton, Punktor! Nenio pardonenda, mi dankas la legadon kaj revizion, tio estas kunlaboro. Pri Markgraf/Marggraf, tiu vario okazas, ĉar la formo Marggraf verŝajne estas la germana originala formo, dum Markgraf(o) estas alilingva variaĵo (en la portugala ofte oni skribas Markgrafo aŭ Marcgrafo). Pri Oranje, ŝajnas, ke tiu estas la originala nerderlanda formo, do ĝi ne malbonas. Pri la latinaj tradukoj, mi petis tion al Vikipediisto:Roberto, mia amiko, kiu estas doktoro pri latino. Bonege, ni atendu lian respondon por plibonigi la artikolon. Samamike.--Fernando Maia Jr. 23:50, 11. Okt 2008 (UTC)
Eta postkomento: La germana formo estas Markgraf (Marggraf en tiu lingvo tute ne havas sencon), la esperantlingva vorto margrafo tamen kutimiĝis sen tiu konsonanto. Iom misgvide, kiel videbligas la unua frazo de la artikolo "margrafo", kiu klarigas ke temas pri "titolo de iuj princoj de la Sankta Romia Imperio, kiuj regis en lando nomata mark(i)o. Pro tio la ĝusta titolo devus estis markgrafo aŭ markigrafo, ĉar ili ne estis grafoj de maro, sed grafoj de markio. Tamen la mallongigita formo margrafo jam eniris Esperanton kiel bloko kaj enradikiĝis." --ThomasPusch (diskuto) 20:37, 5 Aŭg. 2013 (UTC)

Nun ĉiuj tradukoj aperas en la teksto, krom la korekto de Liono al Leiden, ĉar la nomo estas komuna al la du urboj, tamen la vorto Batavorum apud Lungdun. signifas "de la nederlandanoj" kaj klare indikas temi pri Leiden. Korektoj kaj tradukoj danke al Vikipediisto:Roberto.--Fernando Maia Jr. 14:46, 13. Okt 2008 (UTC)

Pri la korekto "postea" al "posta" redakti

Saluton, Daniel! Vi korektetis la ĉi-supran vorton. Nu, mi ne kontraŭas, ke vi uzas "posta", sed ne certas diri, ke ne estas "postea" aŭ ke ĝi apartenas al Interlingvao. "Postea" devenas de la adverbo "poste" plus la adjektiva finaĵo. Tio estas tute ĝusta formo vortprovizi. La diferenco inter "postea" kaj "posta" estas en tio, ke "posta" povas esti duba ("posta" rilatas kaj al tempo kaj al loko), dum "postea" estas ĝusta rilate al tempo. Vidu ekz-e la vortojn "postaĵo" (ĝi rilatas al loko) kaj "posteulo" (ĝi rilatas al tempo). "Postulo" estus individuo, kiu estas post alia en iu vico, ekz-e. Finfine ReVo donas unu apartan artikolon por "postea", do esperantlingva vorto. Mi ne disputos malfari vian korekton, ĉar ĝi estas nur stila problemo, do superflua reŝanĝo laŭ mi. Sed mi volis atentigi pri la misjuĝo. Dankon pro la revizio kaj tutlegado, amiko!--Fernando Maia Jr. 12:12, 11. Okt 2008 (UTC)

Vorto „postea“ apartenas ja al Interlingvo, sed tio estis nur parenteze :-)
Mi ne kredas ke ĝustas afiŝi plurajn radikojn, ĉar vortoj estas nur nomo, adjektivo, adverbo aŭ verbo, sed ne pluraj samtempe. Kiam oni uzas finaĵon por unu vorttipo, oni forigas la alian; tio estas la tipa vortfarado esperantgramatike kaj ankaŭ la kutimo (eĉ alilingve!). Mi ne ŝatus ebligi plur-bazfinaĵajn vortojn, ĉar tio kompleksigas la legadon, komprenon kaj eĉ lingvon. „Postulo“ estas simple „ulo kiu estas poste“ (poste aŭ tempe, aŭ loke, aŭ orde, aŭ interese, aŭ hierarĥie, ...). Simpla lingvo estas pli bone komprenebla por la plejparto.
Ah, por kompreni vorton tian facilan kiel „poste“/„posta“ oni ne necesu vortaron! Malankaŭ la legantoj. Miaopinie... --Daniel Clemente 18:40, 13. Okt 2008 (UTC)
Pro scivolemo mia, ĉu vi celas InterlingvonInterlingvaon? Pri neniu mi estas eksperto! :-) Nu, viaj intencoj estas bonaj kaj mi ne tute malkonsentas. Sed estas esperanta moro ankaŭ teni kelkajn "finaĵojn" ene de vortoj, ĉefe o-finaĵo. Sed fakte ekzemploj pri aliaj finaĵoj ne tiom oftas. "Posteulo" estas tre malnova vorto; esta alia tre ofta: anglalingve/lingvano. La formo landonomo konsiderinde oftas. Ktp. Tio estas ĝusta kaj laŭmora (tio tamen ne karambolas kun la certe pli ofta moro malteni la finaĵon). Vi rajtas malpreferi tiun eblecon kaj citi viajn argumentojn, sed ne rajtas diri ĝin kontraŭmora aŭ kontraŭgramatika aŭ neesperanta. Jen la afero. En la artikolo tamen certe ne malhelpas teni unu au la alian, do sen bezono pri akademiaj disputoj. Ni kunlaboru.--Fernando Maia Jr. 22:38, 13. Okt 2008 (UTC)
Ĉe "anglalingvano", "posteulo", "landonomo" ktp, la finaĵo ne venas tuj antaŭ alia finaĵo, sed antaŭ iu radiko. Ĝi tiam estas interliga finaĵo. Tamen ne eblas havi interligan finaĵon tuj antaŭ finaĵo, do "postea" estas gramatike malĝusta. Marcos 10:47, 14. Okt 2008 (UTC)
(Posta aldono: Mi nun rimarkis, ke jam la Plena Vortaro registris "postea", kaj ke ĝin konservis kaj la PIV kaj ReVo. Tamen tiu vorto ne estas klarigebla gramatike, kaj ekzistas neniu analoga vorto en Esperanto. Aldone, ĝi tute ne estas uzata en la Tekstaro de Esperanto (kompare al 338 uzoj de "posta" en ĝi"), kio montras, ke ĝi praktike ne estas uzata de altnivelaj Esperantistoj). Marcos 10:57, 14. Okt 2008 (UTC)
Mi konsentas kun Marcos. Krome, mi riferis al Interlingvao (ankaŭ de mi malkonata)... --Daniel Clemente 12:54, 14. Okt 2008 (UTC)
Saluton, Marcos! Kara amiko, penso iom simila je tiu via estiĝis, kiam oni ekuzis vortojn, kiaj "o-vorto", "a-vorto", "e-vorto" ktp., ĉar kelkaj e-istoj pensis absurda la uzon de la tiel nomataj finaĵoj antaŭ radikoj. Laŭ mi evidentas, ke Esperanto permesas ĉian ajn kunemtaĵon, pro sia propra esenco, sen tia limigo "gramatika". Kompreneble ni devas sekvi certan moron por kompreniĝi internacie, sed "postea" ne estas inter tiaj evitindaj absurdaĵoj/abstraktaĵoj. Justas, ke vi serĉu similan ekzemplon, kaj mi pensas, ke "vivui" kaj "vivuo" povos kontentigi vin kaj Daniel. Kiel mi diris, mi ne disputas uzon de "postea"; mi ĝin uzis unue iom hazarde, ĝi venis en mian verkadon. Kion mi ne konsentas, ĝi estas tio, ke oni taksu "postea" kaj "vivuo" malĝustaj, neeblaj, malaltnivelaj ktp. Oni rajtas malŝati tiun kaj ĉi tiun vortojn, ĉefe pro propra stilo, sed trudi sian stilon per malsekuraj gramatikaj limigoj oni ne rajtas. Bonvole, amikoj, ne ofendu vin miaj vortoj, mi alte taksas nian kunlaboradon ĉi tie. Certamike, Fernando Maia Jr. 19:25, 16. Okt 2008 (UTC).

Eldoninformo redakti

Sebastiano, dankon pro via revizio kaj atentigoj. Mi nur malfaretis kelkajn punktojn (ekz-e pri la titoloj de la 22 ĉapitroj, kiuj estas tradukoj de titoloj mem, ne simpla indiko en Esperanto, do ili devas porti la vorton "pri"). Sed mi revenigis la informoj pri la eldonado de tiu verko, ĉar mi trovas ilin gravaj. Por kontentigi nin ĉiuj, mi tenis vian indikon pri F.H. kaj L.E. kaj eĉ ilin prezentis laŭ iliaj kutimaj nomoj, agorde kun la aliaj nomoj. Sekve mi kreis sekcion, kie oni povos pridiskuti tiun aferon: la eldoninformoj, la urboj kaj la homoj F.H. kaj L.E. povas emigi iujn verki pri tio en la artikolo, do mi pensas, ke ni ne devas forviŝi tiun parton. Amike, Fernando Maia Jr. 04:21, 17. Okt 2008 (UTC).

ADLS-diskuto redakti

Tradukita de la portugallingva elstara artikolo kaj proponita de Fernando Maia Jr. 04:22, 9. Okt 2008 (UTC).

    1.   Por: : Punktor 17:28, 11. Okt 2008 (UTC)
  1.   Por: Marcos 11:10, 14. Okt 2008 (UTC)
  2.   Por: Bone. Mi tamen malesperantigis la nomon "Willem Piso", kiu nepre restu nacilingva. Thomas Guibal 11:51, 15. Okt 2008 (UTC)
Thom, mi ne malkonsentas pri la ŝanĝeto, tamen mi ne komprenas kial nepre. En la portugala mem lia nomo estas Guilherme Piso kaj li uzadis sian nomon Guilielmi Pisonis. Do al mi ne ŝajnas nepra la nacilingva versio, kvankam min ĝi certe ne ĝenas.--Fernando Maia Jr. 04:12, 17. Okt 2008 (UTC)
Saluton Fernando. Simple iru al la artikolo pt:Guilherme Piso, kaj vi vidos, ke ĉiuj vikipedioj krom la portugala uzas la nacilingvan formon "Willem Piso". Ĉiukaze, oni normale ne esperantigu la baptonomojn de homoj, krom tiuj de reĝoj aŭ ege famaj eminentuloj, ekz. Vilhelmo Ŝekspiro. Amike, Thomas Guibal 04:32, 17. Okt 2008 (UTC)
Thom, kiel mi diris, mi ne kontraŭas, ke ni tenu pro reguleco la nacilingvajn nomojn en tiu artikolo (fakte la nomafero estas malfacila). Tamen pri la kazo de Piso mi pensas, ke ne maltaŭgus esperantlingva formo. Vi citas la aliajn vikipediojn, tamen verdire ni agnosku, ke temas nure pri tri ne tiom zorgataj artikoloj. Tio eĉ surprizas min, ĉar mi ekvidas, ke Piso ŝajne ne estas tiel fama for de Brazilo. Ĉi tie li estas tre konata, pro liaj studoj, kaj la portugallingva formo kompreneble regas: Guilherme Piso. Tio scivoligis min kaj mi decidis serĉi per Google aliajn eblajn formojn. Jen Google donas trovojn por pluraj formoj: William Piso, Wilhelm Piso, Guillaume Piso, Guillermo Piso ktp. Ĝi estas naiva esploro, sed multaj tekstoj estas en esploristaj paĝaroj respekteblaj. Krom tio la latina formo ankaŭ emigas min akcepti la esperantlingvan formon: ĝi ŝajnas al mi "natura" paralelo. Viaamike.--Fernando Maia Jr. 16:30, 17. Okt 2008 (UTC)
  • Detenas:
  • Kontraŭ:
  • Komentoj:
Bone estus traduko de la latinaj tekstoj; mia traduk-scio por tiu laboro bedaŭrinde ne sufiĉas. Punktor 17:28, 11. Okt 2008 (UTC)
Mi aranĝas tion nuntempe. Baldaŭ ili aperos.--Fernando Maia Jr. 23:52, 11. Okt 2008 (UTC)
Tradukoj enmetitaj, danke al Vikipediisto:Roberto.--Fernando Maia Jr. 14:46, 13. Okt 2008 (UTC)
En la unua alineo la verko estas nomata "medicina", sed laŭ la postaj klarigoj ĝi ne estas nur medicina. Laŭ la nederlanda artikolo ĝi estas "historia, biologia, kultura kaj geografia priskribo de Brazilo". Ĉu tio ne estas pli taŭga priskribo de la verko ol "medicina libro"? Marcos 11:10, 14. Okt 2008 (UTC)
Marcos, tiun verkon oni tradicie konsideras kiel la unuan medicinan verkon pri Brazilo. Fakte ĝia unua kaj ĉefa parto estas precipe medicina. Evidente ne mankis detaloj kaj klarigoj kaj priskriboj pri rilataj aferoj (Brazilo estis nekonata kaj fantazie imagebla lando por eŭropanoj, do tiuj priskriboj devigiĝis), sed tiuj priskriboj ne estas la kerna afero de la unua parto. La dua parto estas pli ĝenerala, sed Piso ne verkis ĝin, tamen ĝin konstruis surbaze de tekstoj de Marggraf kaj aliaj. Mi tamen trovas taŭga vian atentigon kaj ĝin aldonis en la sekcio "Graveco". Bv. kontroli.--Fernando Maia Jr. 04:12, 17. Okt 2008 (UTC)
Reiri al la paĝo "Historia Naturalis Brasiliae".