Diskuto:Historio de Brazilo

Latest comment: antaŭ 1 jaro by ThomasPusch in topic Pri la ŝablono "sen fontoj"

Ili konstruis ... tablojn el tero - ŝajnas al mi enigmo, kiel oni povasa konstrui tablojn el tero; ĉu eble estis terasoj aŭ platformoj? Mo.

Jes, terasoj aŭ platformoj.Roberto 06:26, 9. Mar 2005 (UTC)

Brazila registaro atritis al terarmeo. - Kion signifas atriti? Mo.

Bona demando! Post la demando de Mo en 2005 iu redaktanto ŝanĝis la vorton al "antipatiiĝis", pli komprenebla neologismo, kiu tradukeblus al normala Esperanto per "ekmalŝatis"... --ThomasPusch (diskuto) 20:45, 5 Aŭg. 2013 (UTC)
PS: Ĉu iu havas ideon, kiam tiu ĉi artikolo estis ADLS (vikipedia Vikipedio:Artikolo de la semajno)? ThomasPusch (diskuto) 20:48, 5 Aŭg. 2013 (UTC)
Demando respondita: Temis pri semajno 42 de 2005. Daŭre ne elserĉiĝis la dato, kiam la teksto igis elstara.

Voĉlegita versio de la artikolo redakti

Ĉar estas tiu sondosiero aldonata, kiel estu la bona maniero plu redakti la tekston (por interalie, plibonigi la stilon, elŝarki tajperarojn aŭ ŝanĝado de la teksto mem)? ĉar memkompreneble la voĉlegita dosiero ne ŝanĝiĝos kun la artikolo, do ĉu ju pli oni redaktos la tekston, ĉu des pli ĝi fariĝos senvalora? Sj1mor (diskuto) 07:14, 18 okt. 2022 (UTC)Reply

Pri la ŝablono "sen fontoj" redakti

Ekde kiam ili stariĝis en decembro 2006, antaŭ 16 jaroj, la kriterioj por elstaraj artikoloj nur postulas, ke por ĉiu dubebla aserto estu menciita fonto kiu pravigas tiun aserton. Pri tio jam plurfoje rememorigis Marcos. Do: Ĉu estas dubebla aserto en la artikolo? ThomasPusch (diskuto) 02:56, 6 dec. 2022 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Historio de Brazilo".