Diskuto:J-sistemo

Latest comment: antaŭ 4 jaroj by Surfo in topic Vikipedio kiel enciklopedio

Vikipedio kiel enciklopedio redakti

Mi ne povas insisti, sed ŝajne tiu ĉi artikolo rompetas la principon kiu petas ne fari originalan esploradon. Bonaj uloj elpensas esperantidon kun reformo de dekoj da radikoj laŭ ne tute Esperanta maniero — kaj senhezite publikigas tiun projekton en Esperanta Vikipedio, ĉu ne estas tiel?.. Ĉu ĉiuj rajtas fari same? Slavik IVANOV (diskuto) 20:54, 2 maj. 2019 (UTC)Reply

Laŭ mi ne temas pri originala esplorado. La artikolo havas fontojn kaj interrete ekzistas sufiĉe multaj paĝoj pri la temo. Eĉ nuntempe PMEG mencias la vortojn "pajtro" kaj "ejdzo". Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 17:53, 30 aŭg. 2019 (UTC)Reply
Mi plene konsentas kun Slavik. La artikolon ĉefe verkis la proponanto de la projekto, la referencoj estas kriplaj kaj apudtemaj, ne ekzakte rilataj al la referencataj frazoj. Laŭ mi necesas voĉdoni pri forigo de la artikolo pro malkonformo al la regularo. --Pŝemek Vjeĵbofski (diskuto) 12:17, 9 okt. 2019 (UTC)Reply
Slavik plene pravas. Estas grava misuzo de Vikipedio kiel reklamilo. --Surfo 19:34, 5 dec. 2019 (UTC)Reply

putiĉo? redakti

Kaj pri putino? oni simple uzu putino/putiĉo kaj puto? aŭ ĉu oni uzu putejno, putejnino, kaj putejniĉo? Brinerustle (diskuto) 07:27, 27 aŭg. 2019 (UTC)Reply

Laŭ la unua principo oni formus ĝin kiel "pujtin(iĉ/in/ip)o", sed mi persone opinias, ke pli bonas forgesi tiun eksdatan insulton kaj uzi pli respektan vorton kiel ekzemple "sekslaboristo". Ĉiuokaze, ĉi tiu diskutpaĝo ne estas por diskuti pri la temo de la artikolo, sed por diskuti kiel plibonigi la artikolon mem. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 17:53, 30 aŭg. 2019 (UTC)Reply
Ĉi tiu demando jam estas traktita en la artikolo Vortaro de J-riismo, al kiu ĉi tiu vikipedia artikolo ligas. Tie estas skribite: "Ĉe la sekvaj kvin sekse markitaj radikoj, ni dubas pri la uzindeco de aparta radiko por ili, kaj tial proponas anstataŭe esprimi ilin per kunmetaĵoj aŭ alternativa esprimo: [...] putino: Ni proponas uzi sekslaboristo, seksumisto, amoristoprostituito." Marcos (diskuto) 12:43, 9 sep. 2019 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "J-sistemo".