Diskuto:Jalto

Latest comment: antaŭ 1 jaro by ThomasPusch in topic Pri la ŝablono "sen fontoj"

ADLS-diskuto redakti

Proponita de Marek "Blahma" BLAHUŠ 17:56, 7. Maj 2007 (UTC).

  • Por:
  1.   Por: Bona artikolo. Kvankam mi plene subtenas la nomumon, mi relative kredas, ke Paŝa (konata kiel Mevo ĉi tie) planas ampleksigi la artikolon. Alaŭdo ۩ 11:32, 8. Maj 2007 (UTC)
  2.   Por: Thomas Guibal 06:47, 16. Maj 2007 (UTC)
  3.   Por: bone redonas la etoson de l'pasinto. Dominik 07:38, 16. Maj 2007 (UTC)
  • Detenas:
    • mi ŝatus pliajn informojn pri ekonomio, demografio, socio, socia organizado kaj socia vivo Eric Coffinet en 2007-05-10-06h51 UTC
  • Kontraŭ:

Per kio ampleksigi? redakti

Kiel mi vidas, oni jam akceptis la artikolon kiel ADLS. Nu, dankon al ĉiuj! Fakte, mi ne multe komprenas, per kio eblas eĉ pli ampleksigi la artikolon. Laŭ mia modesta opinio ĝi jam estas vere bona kompare al vere magraj artikoloj pri tiel grandaj urboj kiel, ekz., Kievo kaj Moskvo. Tamen mi, kompreneble, konsideros la komentojn kaj pensos pri la afero. Mevo 09:28, 21. Maj 2007 (UTC)

Pri la ŝablono "sen fontoj" redakti

Ekde kiam ili stariĝis en decembro 2006, antaŭ 16 jaroj, la kriterioj por elstaraj artikoloj nur postulas, ke por ĉiu dubebla aserto estu menciita fonto kiu pravigas tiun aserton. Pri tio jam plurfoje rememorigis Marcos. Do: Ĉu estas iu dubebla aserto en la artikolo? ThomasPusch (diskuto) 01:52, 6 dec. 2022 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Jalto".