Diskuto:Kontraŭusonismo

Latest comment: antaŭ 4 jaroj by פֿינצטערניש in topic Ni alinomu la paĝon.

Kial tiu "anti-"? Ekde kiam ĉesis funkcii "kontraŭ-"?

-Kontraŭ nenecesaj sufiksoj neologismaj, Bab 22:40, 2. Jan 2006 (UTC)

Bab, "kontraŭ-" funkcias senĉese plu, sed antaŭ ol vi komencos diskuti pri io, bonvolu malfermi vortaron, en kiu estas la afero, pri kiu vi volas diskuti, ĉiokaze "anti-", ekz. PIV. Tie estas indikite, ke "anti" signifas "opozicie al", "malamike al": antifaŝisto, antimaterio, antibiotiko ktp. Petro 3. Jan 2006 07:49 (UTC)

Mi jam vidis tion. Pardonu mian ekfuriozon. Mi simple ne ŝatas na "anti-", pensante ĝin superflua en Esperanto. PIV ne estas nia dio. En enciklopedio ni ja celu simplecon, ĉu ne? Mi volas voĉdonadon pri kiu el la du vortoj uzi, ĉu la nuna, ĉu "kontraŭusonismo". Bab 09:50, 3. Jan 2006 (UTC)
Ĉu na? Tio ŝajnas al mi kontraŭumaĵo: vi, Bab, estas kontraŭ pseŭdosufikso "anti-" kaj uzas nefundamentan prepozicion "na"... Mi "deziris" artikolon "kontraŭusonismo", iu ŝanĝis la "deziron" al "antiusonismo", al mi estas neproblemo ĉar "kontraŭusonismo" ŝajnas al mi peze ĝermana, al latinidparolanto la pseŭdoprefikso anti- estas multe pli natura. Fine, mi pensas ke simpla alidirektilo solvos la problemon.Roberto 11:42, 3. Jan 2006 (UTC)
Mi uzas "na", ĉar mi sentas bezonon na ĝi. Mi ne komprenas kial ni bezonas "anti-". Nehindeŭropa lernanto de Esperanto lernis na "ant-", kiu estas verba radiko. Tia persono eble kredus ke "antiusonismo" signifas "la nuna usonismo" (kontraste al "intiusonismo" aŭ la "inta usonismo"). Kial "kontraŭusonismo" sonas al vi "peze ĝermana"? Ĝi estas normala, Esperanta vorto. (kontraŭ eĉ havas Latinan etimon.) Bab 14:30, 3. Jan 2006 (UTC)
Devus esti "mi uzas na na", ĉu ne?
Pri na, estas alia afero, ni jam havas fundamentan je... Kontraŭ fakte estas latina, sed ĝia uzo kiel prefikso ŝajnas al mi peza kaj ĝermana. Ĝenerale latinidaj lingvoj havas tre multajn prefiksojn kiujn oni ne uzas kiel memstarajn vortojn, kaj ĝenerale oni ne uzas memstarajn vortojn kiel prefiksojn aŭ sufiksojn, sekve la uzo de memstaraj vortoj kiel kunmetaĵoj ŝajnas al mi peza, sed ankaŭ vi tute pravas, "kontraŭusonismo" estas ankaŭ uzebla vorto, mi pensas ke ni povas havi la du, unu kiel ĉeftitolon, alian kiel alidirektilon Roberto 19:07, 3. Jan 2006 (UTC)
Pri "na": Mi ne volas senbezone pezigi frazon, do en "Mi uzas 'na'" oni laŭvortorde komprenas la signifon. (Se ial mi sentus bezonon renversi la vortordon, kompreneble mi dirus "na 'na' uzas mi". ("Je 'na' uzas mi" konfuzus, ĉar ne klaras la signifo de "je".)
Pri "kontraŭ" kontraŭ "anti": bv. memori ke Esperanto estas nek Latinida, nek Ĝermana lingvo. Ankaŭ Esperanto ja havas multajn afiksojn, sed strangaĵo ĝia estas ke iam-post-iam proksimume ĉiu afikso enuziĝis kiel memstara radiko: El "mal-" oni kreis na "malo", "male", "mala", el "bo-" - "boo" ktp. Do, se vi ĉiuj ĉi tie pravigas na PIV (ke "anti-" estas Esperanta sufikso), tiukaze ni ankaŭ povas uzi "anti-" memstare: "antia", "antieco", kaj eĉ prepozicie: anti. ("Ŝi kriaĉis kontraŭ la soldatoj ke ŝi estas anti Usono.") Bab 22:06, 4. Jan 2006 (UTC)
La uzado de afiksoj kiel memstaraj radikoj ne estas iam post iam enradikiĝinta strangaĵo, sed origina trajto de Esperanto, eksplicite priskribita en la Fundamento. Do, oni certe povas uzi la internacian radikon "anti'" kiel memstaran radikon, sed neniel sen finaĵo. Nur tiaj radikoj estas uzeblaj sen finaĵoj, kiuj laŭ la Fundamento ne postulas finaĵon, do, kiuj ne havas la radikfinan streketon ' en la vortaro. Do, en la frazo "Ŝi estas anti Usono" la senfinaĵa "anti" ne estas laŭregula. Simila eraro ofte okazas rilate la memstaran senfinaĵan "far", kiu ankaŭ ne konformas al la Fundamento. --Helmut Welger 17:40, 5. Jan 2006 (UTC)


Bab aperas - jam ekde duonjaro - nur kritiki kaj propagandi na-stultaĵon. Restas antiusonismo (kiel ĉe antisemitismo). Nehindeŭropa lernanto de Esperanto eble pli forte influatas je la angla lingvo ol eŭropaj lernantoj. Legu la ĉinajn retajn paĝojn. Narvalo 22:50, 3. Jan 2006 (UTC)

Estimata Narvalo. Vi rekte ofendas min.
Unue, mi ekde 2001 multe laboris por nia Vikipedio. Mi dum la lasta duonjaro ne havis tempon skribi artikolojn, sed se vi rigardas la listegon, vi tamen konstatos ke mi sufiĉe multe kontribuadis (korektis erarojn, poluretis; penis veni al pli granda klareco pere de diskutoj - kune kun vi aliaj (mi cedas antaŭ bona argumentado)). Due, mi neniel propagandas "na" (kiu ne estas "stultaĵo", sed provinda neologismo). Mi uzas ĝin en mia propra, persona teksto (en diskutoj, ne en artikoloj). Bonvolu ne preni mian liberecon kiel skribanta homo. Furioze via, Bab 21:39, 4. Jan 2006 (UTC)

"Kontraŭusonismo" kaj "antiusonismo": ambaŭ estas tute laŭregulaj. Estas afero de gusto, kiun el la du oni preferas.- "Na" estas ne nur "nova vorto", kiun ĉiu esperantisto rajtas enkonduki, sed ĝi estas vera "neologismo" en la preciza zamenhofa senco de la vorto; pro la "numerus clausus" de la Fundamentaj finaĵoj, prepozicioj, artikolo. Tiajn neologismojn rajtas enkonduki nur la Akademio de Esperanto, per Oficiala Aldono al la Fundamento. Ĝis tiam "na" restos kontraŭfundamenta kaj evitenda. --Helmut Welger 23:34, 3. Jan 2006 (UTC)

La intenaciega prefikso "anti-" respondas al nur unu el la sencoj de "kontraŭ-"; por mi estas nenia problemo paroli pri "antisemitismo" kaj "kontraŭŝemidismo", kaj pri mezaj aŭ interaj formoj (kvankam laŭsignife "antisemitismo" = "kontraŭjudismo, antijudismo"; neniu dirus ke la israela armeo estas antisemita ĉar ĝi mortigas palestinanojn). Pri "na", nu, ĝi eble povas utili, sed mi ne sentas apartan fortan bezonon je ĝi. - jc

Pri mia hezitemo pri "anti" kiel Esperanta sufikso, vidu supre (lasta respondo al Roberto). Vi ŝajne pravas ke "anti-" kaj "kontraŭ-" ne plene samsignifas. "Kontraŭrevoluciema" signifas "ema je kontraŭrevolucio", dum "antirevoluciema" signifas "malema je revolucio" - ĉu ne? Bab 22:06, 4. Jan 2006 (UTC)

Nu, mi neniam pensis pri tio... Mi emas kompreni "kontraŭrevoluciema" jene: [kontraŭ + revolucio]-ema, t.e. ema kontraŭi revolucio(j)n, kio ne tute identas kun "malrevoluciema"; "antirevoluciema" kvazaŭ kovras la signifon de ambaŭ. Estus interese vidi, ĉu PMEG ion diras pri tioj. - jc

Ni alinomu la paĝon. redakti

Mi konsentas, ke la titolo estu "kontraŭusonismo" anstataŭ "antiusonismo." Laŭ mi, ni nepre alinomu la paĝon, eĉ se PIV defendas la nunan titolon.

--Nick, 17:54 10 Feb, 2008 (UTC)

Mi konsentas. "Anti" aperu nur en rektaj fremdaj pruntoj, ekzemple: antiamerikanismo (el la internacia vorto), sed kontraŭusonismo (esperanta kunmetaĵo), sed nepre ne "antiusonismo", ĉar "anti" ne estas Esperanta radiko. Oni ne diras "antio", "antia", "antii", aŭ "anti" kiel memstara vorto. פֿינצטערניש (Fincterniŝ), ŝi (diskuto) 16:49, 29 jun. 2019 (UTC)Reply

PMEG kaj Anti redakti

Mi scias, ke la Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko de Bertilo Wennergren ne estas deviga aŭtoritato, sed ĝi tamen estas bonega kaj respektata libro en Esperantujo. Pro tio mi citas ĝin pri la neoficiala sufikso anti:

Plej ofte estas preferinde uzi la rolvorteton kontraŭ prefiksece: kontraŭfaŝisto, kontraŭtezo, kontraŭtusa k.t.p. Multaj tiaj ĉi ANTI-vortoj ankaŭ povas esti rigardataj kiel propraj radikoj.

Mi do ankoraŭ estas kontraŭ-anti-a. --Niko 18:38, 8 Jul 2008 (UTC)

Reiri al la paĝo "Kontraŭusonismo".