Diskuto:Metz

Latest comment: antaŭ 7 monatoj by ThomasPusch in topic Kiu nomo estas la plej uzata?

Messo laŭ mia opinio ne korektas pro tio ke ĝi enhavas duoblan konsonanton. Nur povas estis tielaĵo en kunmetitaj vortoj. Sbgodin (diskuto) 08:33, 5 Dec. 2012 (UTC)

Oni vidas Messo en PIV (eldono 1970 p. 687 ĝis jen en eldono 2020), Waringhien aŭ en retejoj kiel Sat-Esperanto. Laŭ mi [mɛs] estus esti Meso. --pino (diskuto) 13:11, 5 Dec. 2012 (UTC)

Kiu nomo estas la plej uzata? redakti

Ĉu iu havas fonton por elekti iun "ĉefan" nomon? --Tuxayo (diskuto) 18:18, 1 jan. 2021 (UTC)Reply

@Tuxayo: En la supra frazo de la uzanto pino du konvinkaj referencoj estas nomataj (mi ĵus konstatis ke la dua referenco ne plu rekte alireblas, mi anstataŭigis ĝin per arkiva versio). Ĉu via koncerno estas ke oni devus kopii la referencojn en la tekston mem? Tio estus saĝa propono - mi ĵus kopias ilin tien. Gaston Waringhien almenaŭ en sia granda vortaro Grand Dictionnaire Espéranto-Français notis la urbonomon Messo, mi ne scias en kiuj beletraj tekstoj li ankoraŭ uzis ĝin, probable estas iuj lokoj, sed ĉiukaze la Grand Dictionnaire Français-Espéranto de Ĵak le Puil kaj Jean-Pierre Danvy (eldono de 1992), kiun mi havas apud mi, en paĝo 934 ankaŭ konfirmas la urbonomon Messo kiel sola e-lingva formo de la nacilingva formo Metz uzata en la franca kaj germana (ankaŭ ĉar meso jam estas katolika diservo, notu ke la urbanoj en la franca nomatas en vira formo messins [mɛsɛ̃] kaj en virina formo messines [mɛsiːn]). Laŭ mi ne estas dubo pri la "ĉefa" e-lingva urbonomo, kvankam la anomima kolego nominta sin "Sbgodin" ne ŝatas ĝin kaj sendube pro tio malŝatas la tutan Vikipedio, ĉar li neniam ion ajn kontribuis krom la du protestajn frazetojn supre en decembro 2012. Li certe ankaŭ malŝatas la etnonomon finno (ĉar fino jam estas la kontraŭo de komenco) aŭ la urbonomon Bonno en Germanio, antaŭ 2000 jaroj en la Romia Imperio Bonna (ĉar bono jam estas la kontraŭo de malbono)... Ĝustas ke bonas kaj sencas laŭeble eviti duoblajn konsonantojn en Esperanto, sed se estas tre bonaj argumentoj, historiaj modeloj ekzemple en la latina lingvo valida ne nur en la jarmilo de la Romia Imperio, sed ankoraŭ en plia jarmilo ĝis la fino de la mezepoko, kaj estas fidindaj referencoj ke la nomo estas establita, tiam estas fakto. ThomasPusch (diskuto) 14:32, 26 sep. 2023 (UTC)Reply

Atentu: multaj francoj ekster la regiono Grand Est prononcas ĝin [mɛts]. Dominik (diskuto) 15:01, 26 sep. 2023 (UTC)Reply
Do ekzakte kiel prononcatas la historia nomo en la germana kaj en la historia germanlingva dialekto, la loren-germana (d:Q511035). Dankon pro la komento. Vian indikon mi enkonstruis en la kvinan referencan noton. Sed tamen la fakto restas, ke ĉiuj gvidaj vortaroj proponas la esperantan vorton Messo. Alternativa imagebla nova esperanta nomo "Meco" (kiu lingve tute eblus) en tiu situacio ne havos ŝancon. ThomasPusch (diskuto) 15:54, 26 sep. 2023 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Metz".