Diskuto:Nase Lino

Latest comment: antaŭ 7 monatoj by ThomasPusch
Averto Forigo de la paĝo surbaze de nesperantita proponanto diskutiĝis kontroverse, sed fine decidiĝis ne forigi la artikolan ĝermon, ĉefe ĉar ĝi intertempe tiom pliboniĝis ke la originaj kritikoj kontraŭ la angla kaj hispana tekstoj, kiujn oni ne penis levi al pli bona kvalito, por la esperantlingva paĝo ne plu validis. Jen la protokolo de la diskuto kopiita:
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je merkredo 30 aŭgusto 2023 4:43
Artikolo
Nase Lino (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ne-esperantista uzanto markis ĝin kiel spamaĵon. En la angla vikio ĝi estas markita same, en la hispana jam forigita.
Uzanto
RG72 (diskuto) 04:38, 23 aŭg. 2023 (UTC)Reply
Rezulto
Ne farita Ne forigita
per bedaŭrinde malmultaj voĉoj, du kontrauaj, unu pora, RG72 kiu diskutigis la temon nome de neesperantista metinto de angla vorteto "spam" kaj Nabla, kiu dubemis, bedaŭrinde ne vere voĉdonis ThomasPusch (diskuto) 13:21, 17 sep. 2023 (UTC) protokolo de la diskuto metita ankaŭ al la artikola diskutpaĝoReply
Komento Komento: La temo estas tre interesa, sed la fontoj tre bagatelaj. Mi timas, ke la biografio ne menciindas. —Super 𓆦 nabla🍃🪰🍃 09:36, 23 aŭg. 2023 (UTC)Reply
Por Por: Jam forigita el pluraj vikioj. Spamado kaj gantopupumado. User:Retardoss https://www.wikidata.org/w/index.php?title=Q117190367&action=history https://www.wikidata.org/w/index.php?title=Q116213404&action=history https://en.wikipedia.org/wiki/Wikipedia:Sockpuppet_investigations/StephenMas0/Archive Taylor 49 (diskuto) 18:14, 23 aŭg. 2023 (UTC)Reply
Malforte kontraŭ Malforte kontraŭ: Kompreneble, por kompreno de la temo, necesas artikoleto pri la etno aĉuaroj, kiun mi ĵus kreis, kun referenco al la esperantlingva libro "Tra lando de indianoj" de Tibor Sekelj. Mi kontrolis la unuan notitan referencon pri Nase Lino, tiu de la gazeto eloriente.com, kaj trovas la filmon kiu tie estas prezentita tute konvinka. Kompreneble ke la kreo de multaj gantopupoj por defendi artikolon estas malsaĝa kaj facile male rezultas en forigo de la artikolo en la grandaj vikipediaj branĉoj. Sed mi tamen pensas ke tiu malsaĝo de unuopa vikipediano ne aŭtomate signifas ke temo aŭtomate estus ne menciinda. Por kontrolo de la aliaj referencoj nun ne sufiĉas mia tempo, sed mi tamen je unua rigardo opinias la biografion menciinda. ThomasPusch (diskuto) 15:46, 28 aŭg. 2023 (UTC)Reply
Kontraŭ Kontraŭ: Je dua kaj tria rigardo mi pli kaj pli konsideras la biografion menciinda, kaj la fontojn ne bagatelaj, nur malbone ke la teksteto tiom mallongas. Mi nun vastigis ĝin de unu al kvar frazoj, helpe de la unua referenco, kaj metis ŝablonon ke kun tia amplekso ĝi jam konsidereblas artikola ĝermo. Se la teksto pretervivos, sendube estus bone ankaŭ verki tekston pri la civila paroĥo Huasaga (d:Q114797492, en provinco Morona-Santiago), sed se ni tamen buĉus la biografion, mi ne scias ĉu ni iam bezonus tekston pri la civila paroĥo meze de la Amazonia praarbaro... ThomasPusch (diskuto) 22:06, 29 aŭg. 2023 (UTC)Reply
Kontraŭ Kontraŭ: En la hispana vikipedio, oni laŭ mia observo tre facile forigas artikolojn, se ili ne ŝajnas sufiĉe ampleksaj. Tiu forigo kutime tute ne rilatas al menciindeco de la ĝenerala temo, sed nur pri la kvalito de la momenta teksto, tre kritike juĝata. En la esperantlingva Vikipedio, bona artikola ĝermo senprobleme povas resti, kaj la teksto post ampleksigo de Thomas sendube estas bona artikola ĝermo. Mi same juĝas la ĝeneralan temon menciinda, kaj la referencojn tute bonajn. Se iu ne-esperantisto markas ĝin per anglalingva noto "delete spam", tio eble instigas al observo kaj prijuĝo de la teksto, sed neniel aŭtomate signifas sekvi la krokodilan rekomendon. Aidas (diskuto) 21:22, 3 sep. 2023 (UTC)Reply
Komento Komento: Ne forgesu ke la teksto daŭre nur estas artikola ĝermo. Ses laŭ mi validaj referencoj por apenaŭ kvin frazoj da teksto estas multege pli ol la esperantlingva averaĝo por artikola ĝermo, sed ĉi tie la referencoj aparte necesas kaj bonvenas, ĉar alikaze restus duboj de kie oni prenis la informojn. ThomasPusch (diskuto) 13:40, 17 sep. 2023 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Nase Lino".