Restas la problemo, ke PIV (1970) efektive elstarigas ke papuo (kun komenca minusklo) "estas ano de gento, loĝanta en Oceanio", dum Reta Vortaro asertas ke Papuo (kun komenca majusklo) estu "iama lando en la sudorienta parto de la insulo Nov-Gvineo, teritorio dependa de Britujo kaj poste de Aŭstralio; nuntempe parto de Papuo-Nov-Gvineo". Evidente la registaro de Britio inter 1883 kaj 1975 nomis "sian" insuloparton (en la sudoriento de la insulo ) angle "Papua", dum la registaro de Indonezio post 1969 nomis "sian" insuloparton en la insula okcidento - la eksan nederlandan kolonion Nederlands Nieuw-Guinea kaj la temon de tiu-ĉi artikoleto - same indonezie "Papua". Ĉu do Papuo kaj Nov-Gvineo estus sinonimoj por nomi la saman insulon? Tiam la "duobla" ŝtata nomo Papuo-Nov-Gvineo strangus. Alilingvaj retejoj kiel ekzemple [1] diferencigas inter nov-gvineanoj el la nordo de la insulo, kaj papuanoj el la sudo (en la menciita retejo: New Guineans from the north of the main island, Papuans from the south). Tiu argumentado aspektas sekvebla. Mi kuraĝas sekvi la klarigon de Reta Vortaro ke Papuo (kun komenca majusklo) estu lando, kaj papuanoj sekve nomo de homgrupo - tio bone reflektas la fakton ke neniel temas pri unueca gento (malgraŭ la aserto de 1970 en PIV), sed nur pri "grupiga termino por la variaj indiĝenaj popoloj de Nov-Gvineo kaj najbaraj insuloj, parolantoj de la tiel nomata papuaj lingvoj. Ili ofte diferenciĝas lingvoscience de aŭstronezianoj, parolantoj de lingvofamilio enkondukita en Nov-Gvineon antaŭ pli-malpli 3000 jaroj, sed tio ne ĉiam estas etna distingo" (el la anglalingva vikipedia artikolo Papuan people, stato de hodiaŭ: "Papuan is an umbrella term for the various indigenous peoples of New Guinea and neighbouring islands, speakers of so-called Papuan languages. They are often distinguished linguistically from Austronesians, speakers of a language family introduced into New Guinea about three thousand years ago, but this is not always an ethnic distinction"). ThomasPusch (diskuto) 20:45, 17 Apr. 2013 (UTC)

Kiam la ĉapitro pri la indiĝenaj triboj de danioj, jalioj, asmatoj kaj aliaj etnoj ankoraŭ mise estis en la teksto pri la najbara provinco Okcidenta Papuo, estis diskuto pri la etnocentreco de la ĉapitro en diskuto:Okcidenta Papuo. Vidu tie! ThomasPusch (diskuto) 14:04, 18 Apr. 2013 (UTC)

Reiri al la paĝo "Papuo".