Diskuto:Reĝlando de Judujo

Latest comment: antaŭ 6 monatoj by ThomasPusch in topic Atenton

La (Zamenhofa) Esperanta traduko de Hebrea Biblio uzas la nomon "Judujo" por tiu regno:

Diru al Reĥabeam, filo de Salomono, reĝo de Judujo, kaj al la tuta domo de Jehuda kaj de Benjamen […] (1 Reĝ 12:23)
Kaj Baaŝa, reĝo de Izrael, iris kontraŭ Judujon, kaj li konstruis Raman, por bari la eliradon kaj eniradon al Asa, reĝo de Judujo. (1 Reĝ 15:17)
En la tria jaro Jehoŝafat, reĝo de Judujo, venis al la reĝo de Izrael. (1 Reĝ 22:2)
En la jaro dek-unua de Joram, filo de Aĥab, Aĥazja ekreĝis super Judujo. (2 Reĝ 9:29)

Kaj tiel plu.

Ankaŭ NPIV uzas "Judujo"n por tiu regno:

Juduj/o 1. Ĝis la Babilona ekzilo, la pli S el la du hebreaj regnoj. 2 = Judeo. ☞ Izraelo. [NPIV http://vortaro.net/#Judujo]
Jude/o Teokratia regno, starigita, en S Palestino, de la revenintoj el la Babilona ekzilo. ☞ Judujo, Idumeo. ➞ arbo. [NPIV http://vortaro.net/#Judeo]
t.e. la regno de periodo de Dua Templo de Jerusalemo; parto de Persa, Makedona, kaj Roma Imperioj
Jehud/oZ, JehudaX 1. La kvara filo de Jakobo. 2 (f) La Izraela tribo, deveninta el tiu patriarko, k ties lando. ☞ Judujo. [NPIV http://vortaro.net/#Jehudo]

Tiu artikolo ankaŭ priskribas la periodon post la babilona ekzilo kaj la Regno de Makabeoj ktp; tiu estas aŭ "Judeo" aŭ Judujo 2 laŭ NPIV. Sed laŭ mia opinio tiu prefere estu disigita al aparta artikolo.

Osteologia (diskuto) 05:15, 19 okt. 2017 (UTC)Reply

Vandalaĵo? redakti

Mi rimarkis, ke iu ĵus anonime forviŝis signifajn partojn de la teksto de tiu ĉi artikolo, kio igas la tekston nelegebla. Mi ne certas, ĉu temas pri ia provizora stato de redaktado aŭ pri vandalaĵo... Ĉu iu administranto povas esplori tion? Amike, -Filozofo (diskuto) 06:51, 18 nov. 2022 (UTC)Reply

Jes, vandalaĵo. La ulo fuŝis manplenon da artikoloj, forigante multon. Necesas restarigi ĉion, eble robote. - Amike, Moldur (diskuto) 13:48, 18 nov. 2022 (UTC)Reply
  Farite Moldur mem du minutojn post sia noto malfaris la anonimajn forviŝojn ĉi tie, kaj tiel restis dum la sekvaj 11 monatoj (malgraŭ forbaro kvin tagojn pli poste la homo ja povintus reveni je alia konto). Dankon al Moldur, kiu ankaŭ ĉiujn aliajn malbonvenajn redaktojn de la sama anonima konto de tiu tago sukcesis malfari, sen helpo de aldona roboto. En la teknika paĝo Vikipedio:Problemaj uzantoj mi, se mi ne pretervidis, vidis nenion pri la problemeto, sed mi mem sekurocele forbaris la anoniman konton je la 23-a de novembro, kvankam redaktoj, ĉiuj foigitaj je la 18-a de novembro, nur okazis dum la 18-a de oktobro. ThomasPusch (diskuto) 07:58, 21 okt. 2023 (UTC)Reply

Atenton redakti

Tiun ĉi tekston en oktobro 2014 lanĉis la tiam tre maljuna uzanto Ludovica (vikipediaj nomoj Ludovica kaj Ludovica1), kiu kreis multegajn parte valorajn, parte lingve tre kapricajn tekstojn, kun ofte ankaŭ kapricaj enhavaj asertoj, ĉiam sen referencoj. Li intertempe longe mortis, ne plu povas konsenti adapti tre kaprican vortumon al pli kutima kaj ne plu povas kontribui referencojn. Tamen necesas daŭre skeptiki pri ĉiuj tekstoj de li (plejparte pri historio de kristanismo kaj de judismo), ĉar povas esti ke iuj asertoj estas same fantastaj, fabelaj kaj dubindaj kiel la lingva stilo. Ofte ruĝaj ligiloj en la teksto simple estas fuŝaj, ĉar simple li redakte pripensis iujn ligilojn kaj ne kontrolis, ĉe eble estas iu esperanta artikolo kaj per kiu nomo. Kaj ankaŭ povas esti iuj asertoj en la teksto, por kiuj entute ne eblus trovi fidindajn referencojn, kaj kiuj estas nur kapricaj personaj konvinkoj de tre nekonforma maljunulo. Tial multaj el la tekstoj fakte bezonus kritikan ŝablonon {{Sen referencoj}} antaŭ la teksto, kaj ĉiuj ruĝaj ligiloj ankoraŭ bezonus kontrolon, ĉu ili vere estas ruĝaj ligiloj aŭ ĉu nur la titoloj de la ligiloj estas malbone elektitaj. ThomasPusch (diskuto) 17:29, 22 okt. 2023 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Reĝlando de Judujo".