Diskuto:Sankta Remiĝo

Latest comment: antaŭ 7 monatoj by ThomasPusch

La sanktulo (kaj la aliaj kristanaj sanktuloj de sama nomo) havis la latinan nomon Remigius, prononcata ekzakte tiel - la franca lingvo en lia epoko ankoraŭ ne elformiĝis. En kaj post la mezepoko oni en la franca lingvo kutime mallongigis la nomon al RemyRemi, sed en aliaj lingvoj tute ne - ekzemple mi en la germanlingva urbo Bonno plurajn jarojn loĝis tute proksime de kirko latine nomata Remigius, konas multajn litovojn de persona nomo Remigijus, prononco [reMIgijus], iujn portugalojn kaj brazilanojn de nomo Remígio, prononco ʁˌemˈiʒjʊ, [heMIĵj°], kaj konatas la litova esperantistino Remigija Rudaitytė, prononco [reMIgija] - jen nur malmultaj ekzemploj.

Kial do la litero "ĝ" en la proponata esperantlingva formo de la nomo ??? Bone, la itala kaj hispana lingvoj uzas formon Remigio, kiu bone uzeblus ankaŭ en Esperanto - en la hispana tiu formo prononcatas [reMIĥo], en la itala [reMIĝo] ... do probable la esperantlingva formo inspiriĝis pere de la prononco de tiu itala traduko. Sed Esperanto ne pli rilatas al la itala ol al la hispana aŭ iu alia lingvo, kaj la sanktulo ankaŭ ne estis italo. Do multe pli proksimus nur ŝanĝi la latinan us-finaĵon al esperanta o-finaĵo, kaj samkiel en skriba itala aŭ hispana uzi la formon Remigio, kvankam laŭ la reguloj de Esperanto necesus akcenti tiun formon en la tria silabo, dum en naciaj lingvoj oni kutime akcentas la duan silabon - eble ankaŭ tio kunkaŭzis la formon Remiĝo, akcentebla en la dua silabo.

Se citiĝos eksteraj referencoj el esperantlingvaj vortaroj kaj verkoj de la esperanta literaturo (presitaj dokumentoj, ne nur retpaĝoj rapide fareblaj de iu ajn), kiuj pruvus enradikiĝon de la italeca nomvariaĵo "Remiĝo" en Esperanto, la formo ankaŭ povas resti ĉi-tie, sed tiaj eksteraj referencoj ĝis nun tute mankas, kaj mi en bibliotekoj ĝis nun ne trovis ion. ThomasPusch (diskuto) 15:23, 29 Dec. 2015 (UTC)

La versio "Remiĝo" por Remigius legeblas en PIV: Komparu PIV tie ĉi. Giorno2 (diskuto) 10:41, 1 nov. 2018‎ (UTC)Reply
Prave, ankaŭ jam en la unua eldono de 1970, paĝo 916. Iel mi preteratentis la etan linion kiam mi tro rapideme kontrolis en la papera PIV. Kun la referenco al PIV mi kompreneble akceptas la esperantlingvan formon, kvankam ĝi al mi daŭre aspektas stranga - sed en tiaj kazoj veraj referencoj en vikipediaj artikoloj simple gravas! ThomasPusch (diskuto) 09:34, 16 sep. 2023 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Sankta Remiĝo".