Remi Rudaitytė

litovdevena psikologo, filologo kaj esperantisto
(Alidirektita el Remigija Rudaitytė)

Remi Rudaitytė[1] - naskiĝis la  19-an de majo 1963(nun 1963-05-19) en Užventis - estas litovdevena psikologino, filologino kaj esperantistino. Ŝi de 1973 vizitis mezlernejon en Kaŭno, de 1982 studis anglistikon en la Universitato Vilno, kaj en la 1980-aj jaroj estis aktivulino kaj kursestrino kaj de la junulara Esperanto-klubo Juneco en Vilno kaj de la junulara Esperanto-klubo Ondo en Kaŭno. En 1990 ŝi elmigris al Germanio, aktivis en la junulara Esperanto-klubo de Bonno, en la tiuurba centra oficejo de GEJ kaj GEA, kaj de 1991 ĝis 1993 kun Klaus Dahmann kaj Thomas Pusch estis redaktorino de la revuo TEJO Tutmonde. En 2014 ŝi en Darmstadt finis studon pri psikologio kaj ekde tiam en Majenco laboras kiel psikologino.

Remigija Rudaitytė
Persona informo
Naskiĝo 19-a de majo 1963 en Užventis
Lingvoj Esperantogermanalitovaanglarusaportugala
Nacieco litova
Ŝtataneco Litovio
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Esperantistiĝis en 1980
vdr

Referencoj redakti

  1. prononco [REmi rudajTI:te:], je plena persona nomo Remigija, en la litova lingvo estas same multaj virinoj de persona nomo Remigija kiom viroj de persona nomo Remigijus, kvankam aliloke en la mondo nur temas pri knaba nomo, kompreneble baze de la antikva Remiĝo de Reims, origine de latina nomo vere signifanta "remanto"