Diskuto:Satelita televido

Noto
Informaĵoj en la historia sekcio de tiu ĉi artikolo estis prenitaj de alilingvaj Vikipedioj. Pri la socia sekcio estis reserĉite en Interreto specife por la artikolo. La teĥnika sekcio estis plej parte nove verkita. (Feb. 2012)

La supra mesaĝo estis lasita en artikolo fare de ĝia ĉeaŭtoro kaj mi opinias ĝin sufiĉe grava por esti konservita por eventuala kontrolado ktp. do mi ĝin konservas tie ĉi. --KuboF (diskuto) 12:33, 21 Maj. 2013 (UTC)

Terminoj redakti

Intertempe mi decidis pri la termino etbrua konvertilo. Do konvertilo anstataŭ la iomete malkonvena LNB. Problemigaj estis la terminoj quattro LNB kaj quad LNB, kaj la tuta parencaro. Jam en la Angla afero kiel dual LNB ne estas klara kaj fakte povas signifi du malsamajn specojn. La dilemo - kio estu kvarobla kaj kiu estu (eble) kraropa? Mi lastvice decidis kvarvoja por quattro.

Evidente, diseko por DiSEqC tuj donus disekilo. Tio tre tentas. --  PEJNO Simono  09:43, 5 Feb. 2012 (UTC)

Tre ampleksa artikolo. Tamen mi, kiel historiisto, ŝatus vidi ankaŭ almenaŭ mallongan skizon pri influo de la satelita televido al socio, ĝian lokon kaj rolon inter aliaj televidfakoj. Ekzemple mi legis ke en Irano ĝi estas malpermesata, kvankam vaste uzata. Por etnaj minoritatoj (almenaŭ en Rusio) ĝi ofte estas grava kanalo por ricevi informojn el hejmlando, en propra lingvo kaj iel kompensas malproksimecon de patrujo, ktp. Ĉu tio eblas?--RG72 16:27, 14 Feb. 2012 (UTC)

Disigo redakti

Saluton!

Mi proponas disigi ĉi tiun artikolon en pluraj paĝoj. Fakte, la sekcioj "etbrua konvertilo", "satelita anteno", "satelita ricevilo" kaj "satelita mezurilo", ĉiuj povas havi siajn proprajn paĝojn. Imagu ke satelita ricevilo kaj LNB jam aldirektas ĉi tie! :) --dapal(skribu @) 08:43, 31 Mar. 2012 (UTC)

Ne, oni NE disigu. Jen la tuta scio, kiun oni bezonas por lerni pri satelita televido en unusola loko. Se fakte estiĝu apartaj paĝoj — ekz pri etbrua konvertilo — ili estiĝu je tute alia teknika nivelo. Okaze de LNB kun cirkvito ktp. Okaze de DiSEqC kun signalado kaj hekse kaj elektre, do kun pulsdiagramo ktp. Tie ĉi temas nur pri superrigardo de la temo. --  PEJNO Simono  Diskuto  12:01, 31 Mar. 2012 (UTC)
Kial ne? Ekzistas la ŝablono vidu ankaŭ: en aliaj vikipedioj, oni skribas mallongan tekston, kaj uzas "vidu ankaŭ" por direkti legantojn al plikompleksaj paĝoj. Klara ekzemplo estas paĝoj pri urboj, kiuj havas historian sekcion: se ĝi tre longas, oni kreas la paĝon "Historio de BelaUrbo", kaj oni skribas en "BelaUrbo" mallongan enkondukan tekston. Se iu volus profundigi la temon, la ŝablono "vidu ankaŭ" indikas ĝustan paĝon al li/ŝi. --dapal(skribu @) 12:19, 31 Mar. 2012 (UTC)
Kial ne? Evidentas. Se oni volas lerni ĉion pri specifa temo ĝis certa nivelo, oni faras tion plej bone baze de unusola teksto. Kion vi proponas, estas, ke oni devigu la leganton salti tra dudeko de diversaj paĝoj por ekscii pri sola sin interrilatanta temaro.
Aldone mi atentigas, ke tiu ĉi artikolo apartenas al la listo de Elstaraj artikoloj kaj aldone estis Artikolo de la semajno. Ĉu vi vere volas mizerigi ĝin kiel preskaŭ ĉio alia tie ĉi? Eble vi unue tralegu la artikolon ĝis la piedo de la paĝo kaj poste iomete repripensu vian proponon.
Kaj cetere, kiuj estas la "oni", kiuj laŭ vi volas tion? Ĉu nur vi?
Lastvice mi demandas al mi, specife kiu kompetentus disigi tiun ĉi artikolon kaj verki novan superrigardan artikolon? Nome pro tio, ke tuj post tia distribuado de la teksto, la superrigarda artikolo mankus. Kaj se oni skribus novan superrigardon, evidente jen ekestus sufiĉe grava redundeca problemo. Iuj informoj estus kaj en la superrigardo, kaj en la specialigata paĝo. Aktualigoj, aldonaĵoj kaj ĉiuj aliaj specoj de vartado de la informaĵo iĝus ne plu facile fareblaj. Parenteze, ĝuste pri tio plendas la Germanaj Vikiistoj rilate ĝuste tiun ĉi satelit-televidan temon.
Kaj cetere, la pludirektilojn, kiujn vi rimarkis, mi mem metis.
Ĉiuokaze, mi solvis la prezentadon de la materio je du teknikaj niveloj, do niveloj de detaleco, per mia parentezaĵoj. Tio estas ege pli egonomia kaj efika metodo ol iuj saltoj tra la pampo.
Ĉi-momente tiu ĉi artikolo estas internacie pinta rilate tiun ĉi temon — tio estas pinta konkurence kun ĉiuj aliaj Vikioj. Estas sufiĉe malofta okazo, ke ni plene eklipsas kaj la Anglan kaj la Germanan Vikiojn pri iu ne-Esperanta temo, ĉu ne? Kaj nun ĝuste vi volas ŝanĝi tion. Kial? --  PEJNO Simono  Diskuto  13:38, 31 Mar. 2012 (UTC)
Vi eraras. Se mi volas scii pri satelitaj antenoj, mi ne serĉas en libro de telekomunikado, sed mi serĉas vikiartikolon specife pri ili, eĉ ne pri satelita televido. Fakte, via artikolo estas tiel longa ke ĝi povus fortimigi legantojn (krome, mi ne parolis pri la stilo, tute ne ordinara en la viki-mondo). Mi ne estas diskutanta pri via laboro, sed ĉi tio estas vikipedio, kaj ĉiuj povas kontribui. Fakte, jes, "oni" estas nur mi ĝis nun. Redundeco ne estas problemo, ĉar vi ne devus skribi pri detaloj en la "superrigarda paĝo", sed ĵus tiun, kiu strikte rilatas al la ĉefa temo. Pludirektiloj utilas kiam la enhavo estas mallonge, kaj povas esti en alia paĝo: ĉikaze, temoj estas sufiĉe longaj por havi siajn paĝojn. En via lasta alineo, vi eraras la dua fojo: mi certe ne volas damaĝi esperantan vikipedion -- kontraŭe, mi volus plibonigi ĝin. Vi eble jam komprenis ke, laŭ mi, stilo kaj kongrueco tra la tuta vikipedio gravas kiom enhavo. --dapal(skribu @) 15:05, 31 Mar. 2012 (UTC)
Kiel ne plaĉas al vi mia stilo? Aŭ ĉu vi celis fasonon?
Sed tute honeste, mi dirus, unue skribu mem artikolon same ampleksan kaj detalan, kaj ni povos plu babili pri tiaĵoj. Kaj rilate nur satelitajn antenojn — kion ajn tio entute signifu ekster la kadro de satelitaj televido kaj radiofonio — jen tute alia temo, kiun oni devus ankaŭ tute alie aliri. Tre malmultaj homoj interesiĝus nur pri la antenoj, kaj se fakte jes, temus pri fakuloj interesiĝantaj pri la teorio de antenoj je tiuj ĉi altaj frekvencoj. Ĉiu normalulo interesiĝas pri ricevado per satelita anteno kaj eble ne konscias, ke sen etbrua konvertilo, la anteno farus nenion. Por satelita televido oni ne povas konekti ricevilon rekte al anteno. Kaj se oni volas konekti du ricevilojn, ho ve, ... Do ne havas iun ajn sencon priskribi nur la antenon, sen la etbrua konvertilo, sen la limigo de la neceso de po unu konvertilo por po unu ricevilo aŭ la enkonduko de disekilo ktp. En satelit-TV-ricevada kaj signal-distribuada instalaĵo ĉio interrilatas kun ĉio. Do disigi la necesajn interrilatajn informaĵojn pri ĉio ĉi estus plena stultaĵo. Kaj, mi honeste ne povas reelmiriĝi, ke ĝuste tion vi proponas.
Kaj kredu min, en teknika kampo redundo estas vere la precipa problemo, se oni apartigas ĉion en informaĵetojn. Fakte redundo estas domina problemego, speciale pro tio, ke oni tute ne scias, kie la redundo troviĝas. Jam la termina unueco iĝas problemego en la momento, kiam oni disigas iom pli ampleksan tekston.
Evidente vi neniam ajn mem skribis vere ampleksan artikolon kaj poste disigis ĝin dekdirekte.
Sciu, teorumi pri io, kion oni mem ne faras estas unu afero. Fake prezenti komplikan temon kun pluraj interrilataj subtemoj al nur duone faka aŭ tute nefaka publiko, jen io tute alia. --  PEJNO Simono  Diskuto  16:33, 31 Mar. 2012 (UTC)
Mi ne celas fasonon, sed, ŝajnas al mi, ke multaj koloroj kaj "rondecoj" ne oportunas en enciklopedio. Sed mi ne volus diskuti pri tio, ĉar tio estas nur mia opinio :).
Vi pravas, mi neniam mem skribis ampleksajn artikolojn (krome tio kaj tio, kiun mi ankoraŭ bezonas kompletigi), sed mi estas longtempe vikidepiisto (ne esperante, bedaŭrinde), do mi vidis multajn longajn artikolojn. Ambaŭ itale kaj angle. Kaj ambaŭ (kaj ne nur) uzas la "sistemo" kiun mi proponis. Jen ekzemploj de kiun mi proponas. Eble ĉiuj tiuj artikoloj estas redundaj kaj mizeraj, kaj ĉiuj tiuj vikipedioj eraras? --dapal(skribu @) 16:59, 31 Mar. 2012 (UTC)
Jes, ankaŭ tiun sistemon mi konas. Sed ĝi ne tre bone funkcias. Aldone, la parentezaĵa aranĝo estas simple supera. Ĉe mi oni povas eklegi iun grizaĵon, decidi ĉu ĝisfine legi aŭ ne, kaj ĉion sen forlasi la ĉefan artikolon. Iam oni legos grizaĵon, iam ĝis la mezo legos, iam nur eklegos. Aldone oni havas la eblon supersalti ankaŭ partojn de la ĉefteksto, kiel dirite, ĉion sen forlasi la paĝon kaj ĉion sen eĉ nur unu aldona alklako. Tio estas ege pli egonomia. Kaj entute, la egonomia nivelo de Vikipedio estas nek ĉi-epoka, nek iel laŭdinda. Same pri ĉiuj iloj rilate al ĝi. La tuta sistemo estas jam tre antikva. Fakte jen katastrofo — ĉio apartena al la epoko ege antaŭ la koncepto vidate-vidote. Evidente, se multaj Vikipediistoj opinias sian sistemon kun ĝiaj mizeraj fasonaj ebloj la kulminon de hodiaŭa fasado, ili simple neniam ajn vidis iun alian fasadon — kio ne speciale surprizus min. Aldone, mia tre interplektita temo en tiu ĉi artikolo vere ne estas konvene disigebla.
Do, pritraktu mian aranĝon kiel progreson, bedaŭrinde, ege ne sufiĉan por atingi la hodiaŭan nivelon de uzula komforto. Sed nun mi ŝatus taksi la aferon, almenaŭ provizore, sufiĉe diskutita. --  PEJNO Simono  Diskuto  17:56, 31 Mar. 2012 (UTC)
Tio ŝajnas al mi tre aroganta. Mi lacis diskuti kun vi, sed memoru: vi ne estas la estro de ĉi tio vikipedio, kaj mi nur skribis kiel ĝentilaĵo. Memoru ke iu ajn povas/povos ŝanĝi "vian aranĝon", kaj li/ŝi tute rajtas, se ĝi plibonigas la artikolon (kiel eble farus). Ĝis. --dapal(skribu @) 19:03, 31 Mar. 2012 (UTC)

Preskaŭ samgrade aroga kiel la sekvanta afiŝo:

Unue oni estis evidente nur vi. (Fakte estis iam dua persono, sed jen mia sekreto.)

Due vi volis organizi la disigadon sen esti diskutinta, ĉu entute io estas disiginda aŭ ne. La diskuto evidente temu nur pri tio, kiel oni disigu.

Do mi jam mense ekvidis jam mil fuŝulojn feliĉe fuŝi, metante po unu alineon en cent paĝojn. Do minacis tipa kazo de bona artikolo fuŝota de fuŝuloj kun iu ĉefa fuŝisto skribanta novan nun plene fuŝan superrigardon.

Trie, mi ne supozis, ke vi estas fakulo pri la temo. Eble vi ne rimarkis tion, sed mi aliflanke ne ŝovis mian nazon inter viajn episkopujojn.

Intertempe iu sanmensulo forkomentis ambaŭ ŝablonojn - la vian kaj la mian. Kaj plene pravis ĉe tio. --  PEJNO Simono  Diskuto  19:30, 31 Mar. 2012 (UTC)

Kara sinjoro Oni Dapal, vi havas laŭdindan energion okupiĝi pri Vikipedio, sed viaj okuloj estas ege miopaj, se vi vidas ĉi tiun artikolon kiel la plej gravan objekton por viaj "plibonigoj". Vi povus eble fruktodone okupiĝi pri artikoloj rilataj, ekzemple, al Sicilio, ĉu ne? Cetere, se vi vere opinias, ke "stilo kaj kongrueco tra la tuta vikipedio gravas kiom enhavo", mi jam ne scias kion pensi pri via kapablo distingi gravajn aferojn disde malgravaj. --Surfo (diskuto) 20:14, 31 Mar. 2012 (UTC)
Fakte, mi jam estas okupiĝanta pri Sicilaj artikoloj. Kaj la ŝablono ne estis aroga, tio estis propono -- estas aroga diri mia aranĝo estas supera. Laŭ mi. --dapal(skribu @) 20:40, 31 Mar. 2012 (UTC)
Bonvolu haltigi la diskuton ĉi tie, mi ne plu volas disigi la artikolon. Mi komprenis ke ĉi tio vikipedio ne estas kiel alilingvaj, mi ne scias la kialon. Episkopujoj tute ne interesas al mi, mi êc ne estas religiema. Mi ĵus volis "kongruigi" la tutan vikipedion. Ekde nun, mi nur laboros pri kiun interesas al mi. Bonan vikion al vi, ĝis. --dapal(skribu @) 20:46, 31 Mar. 2012 (UTC)
Mi ne diris — mia aranĝo estas supera, mi diris — Aldone, la parentezaĵa aranĝo estas simple supera. Temas pri aranĝo, kiun oni trovas ofte en libroj, nome aŭ enfluaj aŭ marĝenaj piednotoj. Kaj la temaro vere estas tre intime interplektita. Fakte la artikolo komence temigis nur teknikajn aspektojn. Kiel la disukto tie ĉi rekte supre montras, specifa leganto petis pri socia sekcio, kiun mi responde al lia peto volonte aldonis. Do almenaŭ unu leganto volis havi pli kaj ne malpli. --  PEJNO Simono  Diskuto  06:24, 1 Apr. 2012 (UTC)

Uzo de landonomoj redakti

Oni vidu [1] kaj respektu la elekton de la precipa redaktinto ! Dankon al ĉiuj toleremaj personoj. --Forstbirdo (diskuto) 08:29, 22 Feb. 2016 (UTC)

Reiri al la paĝo "Satelita televido".