Diskuto:Somera Olimpiko 2012

Uzanto Ĉiuĵaŭde hieraŭ ŝanĝis la artikolan nomon "Somera Olimpiko 2012" (a) al "Somera Olimpiko de 2012" (b). Fakte ambaŭ variaĵoj ĝustas, kaj la dua ne pli ĝustas ol la unua: Variaĵo a estas simpla nomo de la evento, kaj fakte la en vikipedio ĝis nun kutima nomo (vidu ĉiujn aliajn artikolojn pri Someraj kaj Vintraj Olimpikoj, la paĝojn "kandidatoj al..." kaj "medaltabelo de...", kaj ĉiujn koncernajn kategoriojn), kaj variaĵo b estas gramatika priskribo (iu ajn somera olimpiko de 2012). Gramatike ĝustus ankaŭ pliaj variaĵoj, ekzemple "Olimpiko de somero 2012" aŭ "Olimpiko Somera de 2012" ktp., sed endas atenti ke la sistemo de ĉiuj artikoloj kaj kategorioj samtemaj estu unueca. Teorie eblus ŝanĝi ĉiujn artikolojn kaj ĉiujn kategoriojn de variaĵo a al variaĵo b, sed tio estus granda laboro sen fakta plibonigo - laŭ mi eĉ la artikola formo "medaltabelo de la Somera Olimpiko 1896" ktp. pli elegantas ol la duobla prepozicio "de" en la formo "medaltabelo de la Somera Olimpiko de 1896" ktp. Certe malrekomendindas ŝanĝi nur la artikolan nomon "Somera Olimpiko 2012", kaj preteratenti la reston. Ĉar mi ne vidas pliĝustigon, mi provizore malfaras la alinomigon, kvankam mi substrekas ke la propono de Ĉiuĵaŭde kompreneble estas formo gramatike tute ĝusta.

Sincere, ThomasPusch (diskuto) 17:49, 13 Aŭg. 2012 (UTC)

PS: Pli grava ol la diskuto supra ŝajnas al mi, ke en la frazo

ankoraŭ estas kvin ruĝaj ligiloj. Mi jam plenigis la artikolajn truojn pri la tri velŝipaj klasoj Tornado, Yngling (plus Soling) kaj Elliott 6m en la antaŭa frazo, kaj ankaŭ aktuale kreis la paĝojn voja bicikla konkurso kaj traka bicikla konkursejo (=velodromo) el la temaro de traka biciklado. Bonus krei ankaŭ la mankajn kvin paĝojn pri traka biciklado kaj la kvar subdisciplinoj, antaŭ ol la Olimpiko malproksimiĝas kaj la artikolaj truoj ekforgesiĝos... -- ThomasPusch (diskuto) 17:59, 13 Aŭg. 2012 (UTC)

PPS: Nun pri traka biciklado ekestis tre modesta artikola ĝermo, sed restas kvar ruĝaj ligiloj pri la subdisciplinoj... -- ThomasPusch (diskuto) 20:03, 13 Aŭg. 2012 (UTC) El la kvar ruĝaj ligiloj nun malaperis tri, kvankam artikolo pri "sprinto (biciklado)" ankaŭ ne vere ekzistas, kaj la alidirektigo al sprinto estas nur provizoraĵo. Tute ankoraŭ plu mankas teksto pri teama persekutado de traka biciklado... -- ThomasPusch (diskuto) 21:19, 15 Aŭg. 2012 (UTC)

Reiri al la paĝo "Somera Olimpiko 2012".