Diskuto:Svahillingva Vikipedio
Kreante artikolon pri la svahillingva vikipedio mi demandas min, ĉu ne tolereblas ankaŭ koncizigita formo svahila vikipedio, por eviti malelegantan duoblan literon "ll". Se tiu formo tolereblus, sekvo estus ke eblus nomi la svahilan lingvon mallonge Svahilo, samkiel Latino, Sanskrito aŭ Esperanto. La titolo "Svahilo" estas alidirektilo al la teksto "svahila lingvo", sed en la teksta enkonduko la substantiva formo Svahilo ne menciiĝas. Bedaŭrinde mi ĵus estas vojaĝanta, kaj ne havas ajnan Esperanto-vortaron ĉe-mane. Ĉu iu kun vortara provizo povas helpi doni fidindan eksteran referencon por konciza lingvonomo "Svahilo"? Kaj, jam demandante: Ĉu iu havas konkretan informon, kiurilate ekzakte esperantistoj kontribuis al la fondo de la svahillingva vikipedio, kiel asertas la teksto vikipedio en Esperanto? ThomasPusch (diskuto) 15:14, 18 Aŭg. 2014 (UTC)
- http://vortaro.net/#svahila. Kial ne "mallongigo", "ellitiĝi" kaj "angllingve"? Sed persone mi ŝatas la formon "angl-lingve" kaj la prononco estu ...;-)--Salatonbv (diskuto) 15:41, 18 Aŭg. 2014 (UTC)
Komencu diskuton pri Svahillingva Vikipedio
Diskutpaĝoj estas kie homoj diskutas kiel fari enhavon en Vikipedio tiel bona kiel ĝi povas esti. Vi povas uzi ĉi tiun paĝon por komenci diskuton kun aliaj pri kiel plibonigi Svahillingva Vikipedio.