Diskuto:Vokalezo

(Alidirektita el Diskuto:Vokalizo)
Latest comment: antaŭ 9 monatoj by ThomasPusch in topic El Vikipedio:Alinomendaj artikoloj:

Alinomenda redakti

Tiusenca uzo de vokalizo estas ĉiurilate maltaŭga — ĝi estas nek internacia, nek esperanteca.

Internacie kaj angle la ĵaza «vocalese» estas diferencigita disde la klasika «vocalise», kiu lasta temas pri ekzerco (kanti per vokaloj aŭ silaboj «la la la» — silabkantado, vokalumo) aŭ pri klasika ĝenro (senvorta kanto, ekz‑e Vocalise). Do, internacie la konvena esperantigo por ĉi tiu artikolo estas vokalezo.

El la esperanteca-skemisma vidpunkto vokalizo estas vorto kunmetita, «vokal/izo», t.e. «provizado je vokaloj», kp la anglan vocalization — precipe kiam temas pri konsonanta skribo, kiaj la hebrea aŭ la araba. Sergio (diskuto) 06:06, 23 jun. 2023 (UTC)Reply

El Vikipedio:Alinomendaj artikoloj: redakti

  Komento: Mi konsentas, ke Vokalizo maltaŭgas kaj estas ŝanĝenda, sed mi ne havas la sperton por decidi novan vorton. — Super Nabla🪰 22:51, 25 jun. 2023 (UTC)Reply
  Komento: Vokalezo pli bone respondas al kutimaj manieroj esperantigi anglan vorton. Ĉar ĝi ŝajne estas kultur-ligita termino, ankaŭ estus bone lasi ĝin en la angla, kiel alilingvaj vikipedioj faras.Arbarulo (diskuto) 23:51, 9 jul. 2023 (UTC)Reply
  Por: PIV ne konas ambaŭ variaĵojn, ĝi ne estas fake specifa verkaĵo pri specoj de ĵaza kantado, kaj sendube des malpli iuj pli esperantaj malgrandaj vortaroj estas. Sed la argumentado de Sergio konvinkas, kaj ĉiukaze favore al esperantigo "vokalizo" ne estas porparolanto aŭ referenco, do ĝi estas nura propono kiel ankaŭ estas "vokalezo". Arbarulo pravas ke bonas aldoni la anglalingvan variaĵon, kaj bonvenas ankaŭ se Sergio aldonas, eble note, klarigon por prefero de la vorto "vokalezo" en la teksto mem. Sed ĉiukaze la paĝa titolo ne iĝu anglalingva, ĉar oni ne nur kantas ĵaze en la angla, do bezonatas baze esperantlingva titolo, kiel estas nun. Mi ŝanĝas la titolon al "vokalezo", kaj kiu volas, povas adapti la tekston laŭsence. ThomasPusch (diskuto) 06:51, 12 jul. 2023 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Vokalezo".