Lebern (distrikto)

(Alidirektita el Distrikto Lebern)

La distrikto Lebern estas administra unuo de la Kantono Soloturno en Svislando. Ĝia ĉefurbo estas Grenchen. Ĝi formas kune kun la distrikto Soloturno la oficdistrikton Soloturno-Lebern.

Distrikto Lebern
Blazono de la distrikto Lebern
Mapo de la distrikto Lebern
Distriktoj de Kantono Soloturno
Kantono Soloturno
Ĉefloko Grenchen
Geografia situo CH1903: 595809 / 225822 (mapo)47.1833333333337.3833333333333Koordinatoj: 47° 11′ N, 7° 23′ O; CH1903: 595809 / 225822 (mapo) f1
Nombro de loĝantoj 42968  (2007-12-31)
Areo 117,34 km²
Loĝantardenseco 366,18 loĝantoj/km²
Federacia Kodo 1107
vdr

Ciferoj redakti

La distrikto Lebern havis 42968 loĝantojn la 31-an de decembro 2007, kiu nombro kreskis ĝis la 31-a de decembro 2010 al 43516. Ĝi kovras areon de 117,34 km² kaj la denseco de ĝia loĝantaro estas 366,18 loĝantoj/km². La distrikto konsistas aktuale el 16 komunumoj.

Geografio redakti

La distrikto Lebern konsistas el la urbo Grenchen kaj la ĉirkaŭaj vilaĝoj. Ĝi situas inter la suda flanko de la Ĵurasa montaro kaj la norda bordo de la rivero Aro inter Bielo kaj Soloturno.

Historio redakti

La regiono de la distrikto Lebern jam estis loĝata en prahistoria tempo kiel pruvas trovaĵoj el la neolitiko kaj la bronzepoko. El romia tempo ekzistas restaĵoj de vilaoj kaj bienoj kaj romia strato.

Ek de la jaro 1400 ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798 Lebern estis kamparvoktejo de Kantono Soloturno. Ek de 1798 ĝis 1831 ĝi estis parto de la distrikto Biberist. En la jaro 1831 per la nova kantono konstituico Lebern fariĝis distrikto kun la ĉefurbo Grenchen.

Trafiko redakti

La distrikto disponas en Grenchen pri flughaveno kun vardoganejo. Tra ĝi pasas la trajnlinioj de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Bazelo al Bielo, de Zuriko tra Soloturno al Bielo kaj de Soloturno tra Bellach al Delemonto. Krome ankaŭ la nacia aŭtoŝoseo A5 trapasas la distrikton.

Listo de la komunumoj de la distrikto Lebern redakti

La distrikto Lebern konsistis la 1-an de januaro 2011 el la sekvantaj 15 loĝantarkomunumoj:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2010-12-31)
Areo
in km²
Komunumkodo
  Balm ĉe Günsberg 196 5.46 2541
  Bellach 5183 5.28 2542
  Bettlach 4864 12.20 2543
  Feldbrunnen-Sankt-Niklaus 938 2.47 2544
  Flumenthal 982 3.09 2545
  Grenchen 16045 26.08 2546
  Günsberg 1154 5.28 2547
  Hubersdorf 711 1.40 2548
  Kammersrohr 40 0.94 2549
  Langendorf 3625 1.93 2550
  Lommiswil 1442 5.76 2551
  Oberdorf SO 1657 11.94 2553
  Riedholz 1721 7.20 2554
  Rüttenen 1448 8.80 2555
  Selzach 3106 19.51 2556
Totale (16) 43516 117.34 1107

Komunumoj kunigoj kaj iamaj komunumoj de la distrikto Lebern redakti

Kun efiko de la 1-a de januaro 2011 la ĝis tiam aŭtonoma komunumo Niederwil estis integrita al la teritorio de la komunumo Riedholz.

Blazono Nomo Loĝantoj
(2007-12-31)
Areo
in km²
Komunumkodo
  Niederwil SO 382 2.28 2552

Eksteraj ligiloj redakti