Balm ĉe Günsberg
Balm ĉe Günsberg (en la germana lingvo: Balm bei Günsberg) estas komunumo en la distrikto Lebern en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 196 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Balm ĉe Günsberg | |
---|---|
Blazono de Balm ĉe Günsberg | |
Balm ĉe Günsberg | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Soloturno |
Distrikto | Lebern |
Geografia situo | CH1903: 609041 / 233548 (mapo)47.2527777777787.5580555555556Koordinatoj: 47° 15′ N, 7° 33′ O; CH1903: 609041 / 233548 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 196 |
Areo | 5,48 km² |
Alteco | 655 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 4525 |
Komunumkodo | 2541 |
Mapo de Balm ĉe Günsberg | |
Geografio
redaktiBalm ĉe Günsberg situas sura la suda deklivo de la ĉefĉeno de la Soloturna Ĵuraso kun bela vido al la Svisa Mezlando. La komunumo Balm ĉe Günsberg konsistas el la vilaĝoj Balm, Balmberg kaj Balmweid, kaj diversaj izolitaj bienoj. La plej alta punkto de la komunumo estas kun alteco de 1395 m s.m. la monto Röti sur la ĵurasa kresto. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,48 km², de kiuj 62,0 % estas kovritaj de arbaro, 32,3 % servas por agrikulturo kaj 3,1 % por setlado. [1]
Najbaraj komunumoj
redaktiLa komunumo Balm ĉe Günsberg limas en nordokcidento kaj nordo al Welschenrohr, en nordoriento al Herbetswil, en oriento al Günsberg, en sudoriento al Riedholz, kaj en sudokcidento al Rüttenen.
Trafiko
redaktiLa komunumo Balm ĉe Günsberg situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra ĝi pasas konekta vojo de Rüttenen al Günsberg kaj alia vojo al Hubersdorf. Mallarĝa kaj kurboriĉa vojo kondukas tra la Balmberg-Pasejo al Welschenrohr. Per poŝtaŭtolinio al Soloturno la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio
redaktiDum mezepoko en Balm ĉe Günsberg ekzistis la grota burgo Balm, kiu estis la centro de la Senjorujo Balm. En la jaro 1308 la familio Balm perdis la burgon, kiu kiel imperia feŭdo estis donita al la Grafo Otto de Strassberg. La kavaliro Pantaleon de Gebstrass, urbestro de Soloturno akiris la vilaĝon Balm en la jaro 1320 kiel pando de la Grafo Rudolfo la 3-a de Nidau, ĝin solvis en la jaro 1327 kaj fine ĝin aĉetis en la jaro 1336 de la Grafo Imer de Strassberg por teritorie kompletigi siajn havaĵojn. En la jaro 1376 Soloturno de la heredantoj de la Grafoj de Nidau akiris ankaŭ la burgon Balm kaj la eklekziajn interezrajtojn pri Flumenthal.[2] Ĝis 1447 Balm apartenis al la Voktejo Balm, ek de tiam ĝis la Helveta Revolucio al la Voktejo Flumenthal. En la jaro 1803 ĝi estis atribuita al la distrikto Lebern.
Vidu ankaŭ
redakti- Aliaj lokoj kun la nomo Balm
Notoj kaj referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo de la komunumo Balm ĉe Günsberg
- Balm ĉe Günsberg en la Historia Leksikono de Svislando (germane, france, itale)
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Balm ĉe Günsberg – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)