Herbetswil

komunumo de Svislando

Herbetswil estas komunumo en la distrikto Thal en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 536 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Herbetswil
Blazono de Herbetswil
Blazono de Herbetswil
Blazono de Herbetswil
Herbetswil
Herbetswil
Herbetswil
komunumo en Svislando
Kantono Soloturno
Distrikto Thal
Geografia situo CH1903: 611680 / 238493 (mapo)47.2972222222227.5930555555556Koordinatoj: 47° 18′ N, 7° 36′ O; CH1903: 611680 / 238493 (mapo)
Nombro de loĝantoj 536
Areo 16,35 km²
Alteco 524 m super marnivelo
Poŝtkodo 4715
Komunumkodo 2424
Mapo de Herbetswil
Mapo de Herbetswil
Mapo de Herbetswil
vdr

Geografio redakti

Herbetswil situas ĉe norda flanko de la valo de la rivereto Dünnern en la Soloturna Ĵuraso proksimume 8 kilometrojn okcidente de Balsthal. Tra Herbetswil fluas li rivereto Rickenbächli, kiu sude de la vilaĝo alfluas al Dünnern. Al la komunumo apartenas la krom la kerna vilaĝo la setlejoj Vorder Hammer kaj Hinter Hammer, krome diversaj izolitaj bienoj. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 16,35 km², de kiuj 63 % estas kovritaj de arbaro, 34 % servas por agrikulturo kaj 3 % por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Herbetswil limas en nordo kaj oriento al Aedermannsdorf, en sudoriento al Farnern (BE), en sudo al Günsberg, en sudokcidento al Balm ĉe Günsberg, en okcidento al Welschenrohr, kaj en nordokcidento al Seehof (BE).

Trafiko redakti

Herbetswil situas ĉe la kantona ĉefvojo n-ro 30 de Balsthal al Moutier. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per poŝtaŭtolinio de Gänsbrunnen al Balsthal. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas proksimume 12 kilometrojn oriente en Oensingen.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Herbetswil datiĝas el la jaro 1400 kiel Hebrechtzwilre. Dum mezepoko Herbetswil apartenis al la Senjorujoj Alt-Falkenstein kaj Neu-Falkenstein. Kun tiuj Senjorujoj en la jaro 1402 (Neu-Falkenstein) kaj 1420 (Alt-Falkenstein) la rajtoj pri Herbetswil transiris al Soloturno. De tiam ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798 Herbetswil apartenis al la soloturna voktejo Falkenstein kaj la tribunalo Matzendorf. [2]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti