Welschenrohr

komunumo de Svislando

Welschenrohr (prononcu: velŝnror; franclingva nomo: Rosières) estas komunumo en la distrikto Thal en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 1 124 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Welschenrohr
Blazono de Welschenrohr
Blazono de Welschenrohr
Blazono de Welschenrohr
Katolika preĝejo de Welschenrohr
Katolika preĝejo de Welschenrohr
Katolika preĝejo de Welschenrohr
former municipality of Switzerland • komunumoparto en Germanio • kvartalo
Kantono Soloturno
Distrikto Thal
Geografia situo CH1903: 606829 / 236756 (mapo)47.2816666666677.5288888888889Koordinatoj: 47° 17′ N, 7° 32′ O; CH1903: 606829 / 236756 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1124
Areo 12,97 km²
Alteco 680 m super marnivelo
Poŝtkodo 4716
Komunumkodo 2429
Mapo de Welschenrohr
Mapo de Welschenrohr
Mapo de Welschenrohr
vdr

Geografio redakti

Welschenrohr situas meze inter Balsthal kaj Moutier ĉe la bordo de la rivero Dünnern sur alteco de 680 m s.m. Sude de la vilaĝo leviĝas la ĵurasa montoĉeno Weissenstein. Rekte malantaŭ la vilaĝo leviĝas impresa rokvando nomit Fluh, kiu estas kvazaŭ la rekonilo de la vilaĝo. Supre sur la vando estas pentrita la komunuma blazono.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 12,97 km², de kiuj 59% estas kovritaj de arbaro, 35% servas por agrikulturo kaj 5% por setlado.[1]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Welschenrohr limas en nordoriento kaj oriento al Herbetswil, en sudoriento al Balm ĉe Günsberg, en sudo al Rüttenen, en sudokcidento al Oberdorf, kaj en okcidento kaj nordokcidento al Gänsbrunnen.

Trafiko redakti

Welschenrohr situas ĉe la kantona ĉefvojo n-ro 30 de Balsthal al Moutier. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per poŝtaŭtolinio de Gänsbrunnen al Balsthal.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Welschenrohr datiĝas el la jaro 1179 kiel Rore. En la jaro 1179 la Abatejo Moutier-Grandval posedis la privilegion pri la eklezia interezo kaj plenumigis la diservon en la Sankt-Nikolao-Kapelo. En la jaro 1427 Welschenrohr fariĝis feŭdo de la episkopo de Bazelo sub supera jurisdikcio de Soloturno. En la jaro 1535 Welschenrohr estis atribuita al la tribunalejo Matzendorf. En la jaro 1569 Soloturno akiris la privilegiojn pri ekleziaj interezoj kaj impoŝtoj. En la jaro 1609 Welschenrohr fariĝis aparta paroĥo. En la jaroj 1673 ĝis 1677 estis konstruita la katolika preĝejo Sankt-Teodulo kaj Sankt-Antonio de Padovo. En la jaro 1928 la preĝejo estis ampleksigita.[2]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti