Ĵuraso (montaro)

montaro en Eŭropo
(Alidirektita el Ĵurasa montaro)

Ĵuraso estas montaro unuavice en nordokcidenta Svislando kaj koncernas limregionon de Francio. Ĝi situas nord-okcidente de la alpa ĉeno. Ĝia pli alta pinto estas la Crêt de la neige (esperante, Kresto de la neĝo), je 1 718 m[1] en Francio.

Ĵuraso
Montaro
montarmasivo • fold and thrust belt [+]

LandojFrancio, Svislando

Koordinatoj47° 15′ N, 6° 1′ O (mapo)47.24316.0219Koordinatoj: 47° 15′ N, 6° 1′ O; CH1903: 492743 / 233435 (mapo)
Plej alta punktoCrêt de la Neige [+]
Areo14 000 km² (1 400 000 ha) [+]

HorzonoUTC+01:00 [+]

Ĵuraso (montaro) (Francio)
Ĵuraso (montaro) (Francio)
DEC

Map
Ĵuraso
Vikimedia Komunejo:  Jura mountains [+]
vdr
Creux du Van, cirko en la naturrezervejo de Ĵuraso

Nomo redakti

La vorto ĵura origine devenas el la kelta lingvo. La keltoj nomis la montaron Ĵor, la romianoj Juris, kio signifis "arbaro" aŭ "arbarlando". La nomo estis supozeble elektita pro la vastaj arbaroj en la ĵurasa montaro. La germanaj ĵuraso-kamparoj ricevis sian nomon tra la ĉirkaŭvojo de la nomdono por la ŝtonformacio. Unue Alexander von Humboldt enkondukis 1795 la esprimon ĵurasia ŝtonaĵo por la nomdona kalkŝtonaĵo el la svis-franca ĵuraso. Poste la esprimo estis enkondukita de Alexandre Brongniart (1829) por karakterizi la geologian ŝtonformacion Ĵurasio. Nur pli poste en la 19-a jarcento oni nomis ankaŭ la Ŝvabian Ĵurason kaj la Frankonian Ĵurason ĵurasiajn montarojn. Tiuj regionoj situas en suda Germanio, pli nordoriente de la "kerna" Ĵuraso, kaj nur en vasta senco konsidereblas etentiĝoj de la montaro.

Geologio redakti

La ĵurasa montaro formiĝis en la miocena epoko antaŭ 10 ĝis 2 milionoj da jaroj kial sekvo de la alpo-faldiĝo. La Alpoj faldiĝis pro premo de la kontinento Afriko al la kontinento Eŭrazio. Pro la estiĝinta pezo de la alpa ĉeno estiĝis sekundara premo al la eŭrazia kontinento, kio kaŭzis la faldiĝon de la Ĵuraso, kiu en alteco kaj vasteco pro tio estas konsiderinde malpli granda ol la Alpoj. Geologie la pejzaĝo estas karst-tipa.

Turismo redakti

Ĵuraso estas pro siaj arbaroj kaj multaj deklivaj rokoj, kavernoj kaj pitoreskaj vilaĝoj kaj urbetoj belaga regiono por migradi. Estas en Ĵuraso diversaj lagoj, kie oni povas en somero bani sin, naĝi, velboati aŭ remi: Lago de Les Brenets, lago en la valo La Brévine kun nomo Les Taillères, ambaŭ apud La Chaux-de-Fonds, Lago de Joux en samnoma valo norde de Laŭzano, Lago de Saint-Point en Francio.

En vintro ĝi estas ankaŭ alloga regiono por skiado, precipe skikurado. Eblas sketi sur la lagoj.

Esperanto-movado redakti

La regiono de Ĵuraso estas forte ligita kun la historio de Esperanto. El tiu regiono devenas eminentuloj kiel Edmond Privat kaj Claude Gacond, kaj en la svisa urbo La Chaux-de-Fonds en la centro de la Ĵuraso troviĝas en la Urba Biblioteko CDELI, kiu posedas unu el la plej grandaj Esperanto-bibliotekoj de la mondo.

Referencoj redakti

  1. Crêt de la Neige, carte IGN, géoportail.gouv.fr, alirdatita 16a de aŭgusto 2017

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti