Distrikto Vámosmikola

distrikto en Hungario

La Distrikto Vámosmikola [vAmoŝmikola] (hungare Vámosmikolai járás) estis distrikto en Hungara reĝlando, en Hont (historia departemento). Ĝi situis en valo de Ipoly kaj en Börzsöny en la suda parto de la departemento (en la meza parto de Hungariio).

Komunumoj de Distrikto Vámosmikola (vidu ruĝa ’’’2’’’) kiel parto de Distrikto Szob (historia) sur mapo de Hont en 1890

La distrikta ĉefurbo estis Vámosmikola. La loĝantoj okupiĝis pri agrikulturoj, arbaraj laboroj kaj bredadoj.

En 1910 dum la popolnombrado oni komputis en la distrikto 21 komunumojn. La areo estis 335 km², kie loĝis 16 844 homoj.

Historio redakti

Tiu distrikto estis kreita en 1907 el parto de Distrikto Szob (historia). Ĝi funkciis ĝis Traktato de Trianon.

Komunumoj restintaj en Hungario depost Traktato de Trianon redakti

Komunumoj aligitaj al Ĉeĥoslovakio depost Traktato de Trianon redakti

Fontoj redakti