Pavlová, hungare Garampáld estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Nové Zámky.

Pavlová situas en la 4-a regiono
Pavlová situas en la bluigita distrikto

Situo redakti

La vilaĝo situas sur malebenaĵo, laŭ traira flankovojo, Hron preterfluas. Štúrovo troviĝas 14 km-ojn for.

Historio redakti

La vilaĝo estis loĝata ekde la neolitiko. En 896 hungaraj triboj alvenis, kiuj fondis reĝlandon en 1000. La unua mencio pri la loko devenis el 1135. Longe la komunumo ne estis memstara. La kampoj precipe apartenis al diversaj ekleziuloj. En 1910 loĝis tie 521 da homoj (plejparte hungaroj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Hont, al la distrikto de Vámosmikola. Poste la vilaĝo iĝis parto de Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo retiriĝis al Hungario. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj senrajtiĝis laŭ Dekretoj de Beneš. Nun loĝas tie 288 da homoj (plejparte hungaroj).

Vidindaĵoj redakti