Dmitry Jakovenko
Dmitry Olegovich JAKOVENKO (ruse Дмитрий Олегович Яковенко naskiĝis la 29-an de junio 1983 ) estas rusa ŝaka grandmajstro. Li estis membro de la rusaj teamoj, kiuj gajnis la orajn medalojn en la World Team Chess Championship (2009) kaj ĉe la European Team Chess Championships de 2007 kaj 2015.
Dmitry Jakovenko | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de junio 1983 (41-jaraĝa) en Omsk |
Lingvoj | rusa |
Ŝtataneco | Rusio |
Alma mater | MSU Faculty of Computational Mathematics and Cybernetics (en) |
Okupo | |
Okupo | ŝakisto mensludisto |
Li lernis ŝakon de sia patro kiam li estis 3 jara kaj poste estis trejnita de Alexander Nikitin la trejnisto de Garri Kasparov. En 2001 li venkis la Mondan Sub-18 Ĉampionumon kaj en la Saint-Vincent Malferma Turniro kaj en 2004 li decidis iĝi profesia ŝakludanto.[1] Li luktis por unua loko en la Rusa Ĉampionumo 2006 sed perdis la finalon kontraŭ Evgeny Alekseev, ricevis duan lokon ĉe Pamplono 2006/2007, Corus B-grupo 2007 kaj Aeroflot Malferma Turniro 2007. Li finis unua en la Karpov Turniro en 2007, 2012 kaj 2018.
En la FIDE rangolisto de julio 2009 Jakovenko iĝis la kvina plej alte taksita ŝakludanto en la mondo kaj preterpasis Vladimir Kramnik kiel la numero unu inter la rusaj ŝakludantoj (Kramnik reakiris la pozicion en septembro). Jakovenko gajnis la Eŭropan Individuan Ĉampionumon de 2012 en Plovdiv per rezulto de 8½/11 poentoj. Li venkis en la Russian Cup knockout tournament en 2013 kaj 2014 post venko en la finalo de Vladimir Fedoseev kaj Maxim Matlakov respektive. En decembro 2014 Jakovenko prenis duan lokon malantaŭ Igor Lysyj en la 67-a rusa ĉampionumo en Kazan.
Referencoj
redakti- ↑ The Week in Chess 365 (angle). theweekinchess.com. Alirita 2020-10-13.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Dmitry Jakovenko profilo kaj Elo-nombro ĉe la FIDE
- Dmitry Jakovenko ĉe OlimpBase.org (angle)
- Dmitry Jakovenko profilo ĉe ChessGames.com
- Dmitry Jakovenko profilo ĉe 365chess.com