Stivisto

laboristo ĉe doko
(Alidirektita el Dokisto)

Stivisto[1] estas homo, kiu profesie stivas kaj malstivas ŝarĝon en kaj el ŝipoj(n), vagonaroj(n), aŭ aviadiloj(n). Stivisto, kiuj laboras ĉe dokoj, ankaŭ nomiĝas dokisto[2].

Stivistoj stivantaj barelojn da maiza siropo sur barĝon en Rivero Hudson en 1912

Priskribo redakti

Stivado kaj malstivado postulas scion kaj sperton pri la funkciado de la stivilo kaj la tekniko de stivado de grandaj, pezaj aŭ danĝeraj ŝarĝoj. Stivisto devas esti fizike forta kaj devas plenumi ordonojn precize. Stivado devas esti farita dum mallonga daŭro, pro la manko de spaco en havenoflughaveno; tial, multaj stivistoj devas kunlabori efektive.

Antaŭ la enkonduko de kontenerizo, stivistoj devis fiksi la ŝarĝon per ŝnuro; specialaj nodoj (“stivistaj nodoj”) estis uzataj por sekure nodi la ŝnurojn por stivado. Hodiaŭ, tamen, la plejmulto de ŝarĝo estas en konteneroj, kiuj estas stivata kaj malstivata per gruoj.

Tradicie, stivistoj ne estis dungitaj por longa daŭro, sed alvenis al dokoj ĉiumatene, kie ili estis dungita por la tago. Hodiaŭ, tamen, en multaj landoj, stivistoj estas daŭre dungitaj, pro ŝanĝoj de dungoleĝoj.

Etimologio redakti

La Esperanta vorto devenas de latinidaj lingvoj (itale stivare, portugale estivar, hispane estibar), de kiu ankaŭ devenas la anglalingva vorto stevedore (“stivisto”).

Referencoj redakti

Bibliografio redakti

  • Arnesen, Eric. (1994) Waterfront Workers of New Orleans: Race, Class, and Politics, 1863–1923 (angle). University of Illinois Press.
  • Fisher, James T.. (2010) On the Irish Waterfront: The Crusader, the Movie, and the Soul of the Port of New York (angle). Cornell University Press.

Eksteraj ligiloj redakti