Domažlice (burgo)

Domažlice (ankaŭ Ĥodia burgo) estas burgo en samnomata urbo. Ĝi situas en Ĥodia placo en nesignifa vala situo super rivereto Zubřina en supera alteco proksimume 420 metroj. Ekde la jaro 1964 ĝi estas protektata kiel kultura memorindaĵo de Ĉeĥio.

Domažlice
burgo
Nordorienta angulo
Oficiala nomo: Domažlice
Kromnomo: Ĥodia burgo
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Plzeň
Distrikto Distrikto Domažlice
Municipo Domažlice
Historia regiono Bohemio
Situo Domažlice
 - koordinatoj 49° 26′ 20″ N 12° 55′ 39″ O / 49.43889 °N, 12.92750 °O / 49.43889; 12.92750 (mapo)
Konstruado 13-a jarcento
Konstruinto Přemysl Otakar la 2-a
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Chodský hrad
Portalo pri Ĉeĥio

Burga kelaro redakti

Burga kelaro en Domažlice troviĝas en urbo Domažlice sub Ĥodia burgo kaj ĝi estis alirebligita nur post renovigo en lastaj jaroj.

Avantaĝa situo ĉe landa pordego igis estiĝi al domaĵlica vilaĝo, kiu dum regado de Přemysl Otakar la 2-a ŝanĝiĝis en gravan limurbon. Tiel komenciĝis koneksa kaj de tempo al tempo drama evoluo de la stapla kaj doganejvilaĝo, daŭranta jam plu ol 1000 jaroj. Hodiaŭ ni ne plu konscias grandan amplekson de la fortikaĵo, kiu havis 22 turojn kaj profundajn fosaĵojn. Ties konstruado tempe enfalas en la tempon de disputoj de Přemyslidoj kaj inter najbaraj bavariaj feŭduloj. Sed bazplano de la urbo diferencis de plimulto de přemyslaj urboj kun larĝaj, paralelogramaj placoj. La ĉi tiea bazplano estas stratforma, tipa por najbaraj germanaj urboj. Do lokinto estis verŝajne el Bavario.

Ĥoda burgo situas en sudokcidenta angulo de la urbo. Ties burgrafoj zorgis precipe pri ŝirmo de la landaj limoj, kiun faris liberaj kamparanoj – Ĥodoj. La burgo estis do alterne en zorgo de Ĥodoj, de la reĝa kamero kaj pli malfrue de famaj Lamingenanoj (Lomikaroj). Sed la burgo entute mizeriĝis, pli malfrue ĝi forbrulis, kelkfoje ĝi estis riparata kaj nur en la jaro 1992 ĉi tie komenciĝis multekosta renovigo. Ties rezulto estas ankaŭ alirebligo de la burga kelaro.

La subteraj spacoj havas unu muron gotikan, la ceteraj estas brikaj el la 18-a jarcento. Estas en ili lokigita lapidario kun ŝtonaj konstruelementoj, trovitaj dum esploroj kaj konstrureguligoj. Vizitanto trairadas sur brika pavimo tra du kelĉambroj, en kiuj estas lokigitaj Kalvario, mejloŝtonoj, fragmentoj el preĝejo en Valtýř, barokaj piedestaloj kaj vico da pluaj interesaĵoj.

La burga kelaro ne estas unusolaj subteraj spacoj en Domažlice. Pluraj domoj ĉirkaŭ la placo havas 2 – 3 etaĝojn de keloj profundigitaj en forte eroziiĝintaj mineraloj. En la jaro 1964 okazis parta trafalo de du domoj kaj parto de la subterejo estis poste betonigita.

Pluaj fotoj redakti