Dommelsche Bierbrouwerij

La Dommelsche Bierbrouwerij (Bierfarejo el Dommelen) estas nederlanda bierfarejo el Dommelen en la komunumo Valkenswaard Nord-Brabanto. ekde 1744 oni faras tie bieron.

Dommelsche Bierbrouwerij
bierfarejo vd
Dum 1744 - nekonata/nuntempe
Sidejo Dommelen
Lando Nederlando
Agokampo biero
Posedata de AB InBev vd
TTT Oficiala retejo
vdr
Dommelsche Bierfarejo

Historio redakti

La historio de la Dommelsche bierbrouwerij komenciĝis en 1702, kiam Jan van Deventer en Dommelen faris bieron. La posta posedanto, la familio Snieders, povas esti reduktata ĝis 1650. Tiam ĝi estis familio el Riethoven de terkultivistoj kaj bierfaristoj. En 1744 la familio Snieders setlis, kun la sama kombinaĵo de profesioj, en Dommelen. Ili ankaŭ ekspluatis gastejon kun la nomo De Oranjeboom (La oranĝarbo). En 1824 Petrus Josephus Snieders naskiĝis kiu pliposte, kune kun Driek Zigmans, administris la entreprenon. Oni iris al la vilaĝoj por vendi bieron, piedirante aŭ per tendoĉaro, pliposte per biciklo, kaj ankoraŭ pliposte per Douglas motociklo.

En 1869 naskiĝis Wilhelmus Cornelis Snieders. Sub lia gvido la bierfarejo ege plivastiĝis kaj eknomiĝis Stoom Bierbrouwerij 'De Oranjeboom'. La bierfarejo tiam jam havis regionan signifon. Kolportistoj donis novajn adresojn de novaj klientoj, kiuj kelkfoje loĝis tre malproksime. La transporto okazis en enormaj bareloj kiuj oni transportis per plata veturilo.

Ekde 1930 la entrepreno nomiĝis: N.V. Dommelsche Bierbrouwerij v/h W.C. Snieders. Longtempe ĝi estis unu el la plej malnovaj familiaj entreprenoj de Nederlando, sed en 1968 la ĝis tiam sendependa bierfarejo estis transprenita de Brouwerij Artois (antaŭvenanto de Interbrew). La varomarko Dommelsch estis transformita fare de la nova estro al Dommels (sen ch) kaj ekhavis fortan konkurencon de la varomarko Stella Artois, post kiam Dommels malsuperiĝis. Post tio la internacia varomarko Skol klopodis ĝin, sed tio denove malsukcesis. En 1983 oni faris grandan kampanjon por konatiĝi Nederlando kun la biero Dommelsch: la malnova literumado tiam estis denove enkondukita.

Krom Dommelsch en Dommelen ano ankaŭ faras la bierojn Hertog Jan, Jupiler, Brahma kaj Leffe.

Bieroj redakti

Eksteraj ligiloj redakti