Donald McLean III (2a de oktobro, 1945) estas usona kantisto-kantoverkisto, plej bone konata pro sia furora kanto de 1971 nome "American Pie", 8.5-minuta popol-roka "kultura mejloŝtono"[1] pri la perdo de senkulpeco de la frua rokanrola generacio.[2]

Don McLean
Persona informo
Naskiĝo 2-an de oktobro 1945 (1945-10-02) (78-jaraĝa)
en New Rochelle
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Iona University • Iona Preparatory School • Iona Preparatory School
Okupo
Okupo kantaŭtorokantistokomponistokantoverkistogitaristo
Verkoj American Pie
Vincent
TTT
Retejo http://www.don-mclean.com/
vdr

Aliaj unuopaĵoj liaj estis "Vincent" pri Vincent van Gogh,[3] "Dreidel", adapto de la kanto de Roy Orbison nome "Crying", adapto de la kanto de Skyliners nome "Since I Don't Have You", kaj "Wonderful Baby".

Lia komponaĵo "And I Love You So" estis kantita de Elvis Presley, Perry Como, Helen Reddy, Glen Campbell, kaj aliaj, kaj en 2000, Madonna havis sukceson per "American Pie".

En 2004, li estis enmetita en la Kantoverkista Famulejo. Januare 2018, BMI atestis, ke "American Pie" kaj "Vincent" estis atingintaj kvin milionojn kaj tri milionojn da aŭskultoj respektive.[4]

Notoj redakti

  1. Perone, James E. (2016). Smash Hits: The 100 Songs That Defined America. ABC-CLIO. p. 230. ISBN 9781440834691.
  2. "Understanding American Pie – Interpretation of Don Mclean's epic anthem to the passing of an era". UnderstandingAmericanPie.com. Arkivita el la originalo la 6an de septembro, 2003. Alirita la 30an de marto, 2017.
  3. La refreno „starry starry night“ referas al la pentraĵo de la fama pentristo nome Stela nokto.
  4. musicmattersmagazine (24a de januaro, 2018). "Don McLean becomes a BMI multi million-air!". Alirita la17an de januaro, 2019.

Eksteraj ligiloj redakti