Fosmaŝino

(Alidirektita el Dragmaŝino)

Fosmaŝino (hejma vortaro), elkavatoro,dragmaŝino, (ekskavatoro 15-a reg., dragilo, kavigatoro, bagro PIVS) estas fortika motorhava labormaŝino por fosi, alimovi teron (grundon), ŝutaĵojn, ercojn minaĵojn ks. Ĝi ordinare iras sur raŭpoj aŭ radoj, kun fosilego sur meĥanika brako.

Raŭpa ekskavatoro Volvo EC290B
Malgranda elkavatoro fosas por meti larĝbendan kablon en la centra Ystad 2021.

Historio redakti

La unuan (vaporpelitan) ekskavatoron konstruis William Otis en 1835 kaj la ĝi uziĝis en fervoja vojkonstruo inter Norwich kaj Worcester, poste ekde 1837 ĉe Western Railroad. [1] Li patentigis la maŝinon en 1839.

Gravaj produktaj firmaoj redakti

Ne plu ekzistantaj produktistoj:

  • Akerman (S), hodiaŭ Volvo
  • ARA (FIN)
  • Bavaria
  • Benati (I)
  • Benfra (I)
  • Brunieri (I)
  • Cosmoter (I)
  • Demag
  • Eder
  • Fuchs, hodiaŭ TEREX/Fuchs
  • Gottwald
  • Gross
  • Guria (ES)
  • Hatra
  • Halla (KO), hodiaŭ Hyundai
  • Hanomag
  • Hymac (GB)
  • Kockum Landsverk (S)
  • Laltesi (I)
  • Schaeff, hodiaŭ TEREX/Schaeff
  • Menck
  • Ogela
  • Poclain (F), hodiaŭ Case
  • Richier (F)
  • Priestman (GB)
  • Simit (I), hodiaŭ CNH
  • Weserhütte
  • Wieger
  • Wilhag
  • Wittener Baggerwerk
  • Yumbo (F)

Rekordo redakti

La plej granda hidraŭla fosmaŝino de la mondo estas la TEREX O&K RH 400-006 kun 980 t da mempezo kaj motora povumo de 3360 kW (ĉ. 4400 ĈP). La ŝovelilo havas la volumenon de ĉirkaŭ 45 m³ (SAE 2:1). Ĝi estas produktata en Germanio, en TEREX O&K Werk en Dortmund-Dorstfeld.

vidu ankaŭ redakti