Komatsu Ltd. (株式会社小松製作所 Kabushiki-gaisha Komatsu Seisakusho?) konata kiel Komatsu (コマツ?) estas japana internacia firmao kiu produktas mekanikan inĝenieran ekipaĵon, maŝinaron por industrio [1].

Komatsu
negoco • entrepreno vd
Dum 1921 - nekonata/nuntempe
Jura formo japania akciofirmao
Sidejo Tokio
Lando Japanio
Agokampo ĈareloBuldozofosmaŝino • Wheeled 360 degree diggers • robotokompresoro • kirasa veturilo
ISIN-kodo JP3304200003
Posedataj kompanioj Hanomag vd
TTT Oficiala retejo
vdr

Ĝiaj produktoj inkluzivas, inter aliaj, presilojn, laserojn kaj termo-elektronikan generatoron. {{Refn|KOMATSU : Manufacturing Operations Arkivigite je 2011-07-13 per la retarkivo Wayback MachineLa firmao estas nomita laŭ la urbo de Komatsu, Iŝikavo kie la firmao estis fondita en 1917. Ĝia ĉefsidejo situas en Akasaka, Minato-ku, Tokio, Japanio.

Komatsu estas la due plej granda produktanto de mekanika inĝenierada ekipaĵo en la mondo, post Caterpillar. Tamen, en certaj mondregionoj - precipe Japanio kaj Ĉinio, sed ankaŭ la Mezoriento - Komatsu gvidas en merkatparto. La firmao havas fabrikojn kaj produktadcentrojn en Japanio, Azio, Ameriko kaj Eŭropo.

La signifo de la firmaonomo "Komatsu" estas "malgranda pino" en la japana, tial pinarboj ofte estas plantitaj en la instalaĵoj de la firmao.

Komatsu produktas la plej grandan buldozon en la mondo, la modelo D575.

La firmao havas spezon de 2 miliardoj da dolaroj kaj dungas 46 730 laboristojn.

Historio redakti

La firmao estis fondita en 1917 kiel Komatsu Iron Works fare de Takeuchi Mining Industry kiel filio por produkti laborilojn por la tegmentofirmao. Fine Komatsu kreskis sufiĉe kaj ĝia akcioj estis ofertita al la publiko la 13-an de majo 1921, poste iĝis la sendependa firmao Komatsu Ltd. Komatsu produktis sian unuan agrikulturtraktoran prototipon en 1931. En la 1930-aj jaroj, la firmao produktis armeajn traktorojn kaj haŭbizojn por la japana armeo, same kiel buldozoj, tankoj kaj kanonoj [2].

Post Dua Mondmilito, sub ĝia nova prezidanto Yoshinari Kawai Komatsu aldonis civilajn buldozojn kaj ĉarelojn al ĝia produktserio. En 1949, ĝi komencis produkti dizelmotorojn por la unuan fojon [1]. Ĝia kresko kiel firmao estis parte pro la kreskanta postulo je buldozoj dum la rekonstruo de Japanio post la milito (en la 1950-aj jaroj) [1]. En aŭgusto 1951, la firmaoĉefsidejo estis proponita al Tokio. En 1957, la firmao atingis sufiĉan teknologian progreson por ekipi ĉiujn siajn armeajn vehiklojn per siaj propraj motoroj. En 1964, Ryoichi Kawai, la filo de Yoshinari Kawai, anstataŭigis sian patron kiel prezidanto de la firmao [1] kaj komencis eksporti ĝian produktoj kun la celo ŝanĝi la bildon de japanaj produktoj kiel malmultekostaj kaj de malalta kvalito.

En julio 1967, ĝi eniris la merkaton en Usono [1] kaj konkuris kontraŭ Caterpillar, la plej granda buldozoproduktanto de la mondo, en sia hejma merkato. Ĉi tiu konkurado estis farita sub la slogano "Maru-C" kiu signifas "ĉirkaŭi la Raŭpon" en referenco al la Goo -ludo en kiu ĉirkaŭi la kontraŭulon per iloj gajnas la ĉirkaŭitan areon [3]. Komatsu kaj Dresser Industries kune fondis "Komatsu Dresser" por produkti minekipaĵon kaj traktorojn por minoj. Tiu 50-50 partnereco daŭris de septembro 1988 ĝis aŭgusto 1994, kiam Komatsu aĉetis la parton de Dresser [4].

En 1997, la minindustriaj produktoj de Komatsu estis markitaj kiel "Komatsu Mining Systems". Por eviti markan konfuzo dum la firmaoŝanĝoj, la nomo "Haulpak" estis uzita por la produktserio kiun Komatsu komencis kun Dresser. Poste la nomo iĝis "Haulpak" estas genera marko kiu estis uzita por iu terkamiono kun malantaŭa malfermaĵo en la kontenero (ujo).

Nuntempe Komatsu estas la dua plej granda kamionfirmao en la mondo. Ĝia produktserio inkluzivas fosmaŝinojn (kompaktajn, malgrandajn, mezajn kaj grandajn), buldozojn, kamionojn por minejoj, artikajn termovajn kamionojn, radŝargilojn, kradelŝarĝilojn, elkavatorojn, miniŝargilojn, rokdispremilojn kaj gradigilojn.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Haycraft, William R. (2000) Yellow Steel: The Story of the Earthmoving Equipment Industry University of Illinois Press, Urbana, Illinois, pages 183-184, (ISBN 0-252-02497-4)
  2. Kampania historio.
  3. Wellman, Jerry L.. Organizational Learning. Palgrave Macmillan, 2009. pp. 62. (ISBN 0230621546)
  4. Will, Oscar H. (2007) Payline: International Harvester's Construction Equipment Division MBI, St. Paul, Minnesota, page 144, (ISBN 978-0-7603-2458-5)

Eksteraj ligiloj redakti