Jacob Christian Schäffer

germana luterana pastro, fizikisto, biologo kaj inventisto
(Alidirektita el Schaeff)

Jacob Christian SCHÄFFER estis germana luterana pastro, fizikisto, biologo kaj interalie fungisto - fakte eblas nomi lin "universala klerulo", ĉar li science okupiĝis pri plej diversaj fakoj. Li naskiĝis la 30-an de majo 1718 en Querfurt, studis kaj esploris interalie ĉe la universitato Marteno Lutero de Wittenberg-Halle kaj mortis la 5-an de januaro 1790 en Regensburg (Ratisbono). Schaeff. (foje ligita al la formo Schæff) estas lia aŭtonoma mallongigo. Li unuafoje science priskribis plurajn fungojn, interalie la manĝindan specion Boletus appendiculatus el la genro de boletoj. Ankaŭ genro el la familio de celastracoj honorige nomatas laŭ li kaj li intense studis insektojn kaj proponis novan sistematikon.

Jacob Schäffer
(1718-1790)
germana pastro, naturalisto kaj biologo
germana pastro, naturalisto kaj biologo
Persona informo
Naskiĝo 30-an de majo 1718 (1718-05-30)
en Querfurt
Morto 7-an de januaro 1790 (1790-01-07) (71-jaraĝa)
en Regensburg
Religio katolikismo vd
Lingvoj germanalatina vd
Loĝloko Germanio vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato Marteno Lutero de Wittenberg-Halle vd
Profesio
Okupo botanikisto • ornitologo • lepidopterologio • teologo • fungosciencisto • natursciencisto vd
Laborkampo teologio vd
Aktiva en Regensburg vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Schäffer esploris fizikajn demandojn de elektroteorio, aparte la studado de klasika elektromagnetismo, kolorteorio kaj optiko. Li faris lensoj kaj prismoj. Li estis signife implikita en la evoluo kaj plibonigo de teknikaj aparatoj kiel ekzemple segilo, bakforno kaj energiokondensiga parabola spegulo. Tre intense li eksperimentis pri alternativaj krudmaterialoj por farado de papero.

Interalie Li apartenis al la sciencaj akademioj en Göttingen, Duisburg, Mannheim, Leipzig, Altdorf, Erlangen, Lund, Upsalo, Berno kaj Rovereto, la Reĝa Prusa Akademio de Sciencoj en Berlino, Bavara Akademio de Sciencoj en Munkeno, Rusia Akademio de Sciencoj en Sankt-Peterburgo, la Reĝa Societo en Londono, same kiel la Fizika-Botanika Societo en Florenco. En 1757 li estis akceptita en la Germana Scienca Akademio Leopoldina; li estis responda membro de la Pariza Akademio Leopoldina kaj en 1759 fondomembro de la Bavara Akademio de Sciencoj.

Krome li interalie estis en scienca korespondado kun la sveda botanikisto Carl von Linné kaj la franca fizikisto kaj zoologo René Antoine Ferchault de Réaumur.