Dragutin Domjanić

Dragutin Domjanić (naskiĝis la 12-an de septembro 1875 en Zelina, mortis la 7-an de junio 1933 en Zagrebo) estis kroata poeto.

Dragutin Domjanić
Dragutin Domjanić.jpg
Persona informo
Naskiĝo 12-an de septembro 1875 (1875-09-12)
Morto 7-an de junio 1933 (1933-06-07) (57-jara)
en Zagrebo
Tombo Mirogoj [#]
Lingvoj kroata lingvo [#]
Profesio
Okupo poeto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

Domjanić havis juran diplomon kaj servis kiel juĝisto en Zagrebo.

Lia amo al la estinteco direktis lin al la kajkavia dialekto, en kiu li verkis ĉiujn siajn poemojn.

Li estas ankaŭ aŭtoro de la malmulte konata Petrica Kerempuh i spametni osel, en kiu li kritike kaj satire priskribas kroatajn intelektulojn en la 1920-aj jaroj.

Eksteraj ligilojRedakti

Libroservo de UEA Poemaro Sub suno kaj ombro, tradukita de Z. Rehorić (Zagreb 1990)