Dreihütten
Dreihütten, hungare Háromsátor [hAromŝAtor] estas ne memstara, malgranda vilaĝeto en Aŭstrio, en federacia lando Burgenlando, en distrikto de Oberwart, en municipo de Bernstein im Burgenland. Drei kaj három signifas: tri.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/5/5a/Dreih%C3%BCtten_Burgenland_2021-08-21_01_seen_from_Aschau_1.jpg/220px-Dreih%C3%BCtten_Burgenland_2021-08-21_01_seen_from_Aschau_1.jpg)
Dreihütten
Bazaj informoj
redaktiSituo
redaktiDreihütten situas flanke de monto. Bernstein im Burgenland troviĝas je 3, Kőszeg je 27 km-oj.
Historio
redaktiGermanaj ministoj fondis la vilaĝon en 1608 kaj atingis la rangon kampurbo en 1846. En 1910 vivis en Háromsátor 206 homoj (plejparte aŭstroj). Ĝis 1921 la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Kőszeg, poste al Aŭstrio, inter 1938-1945 al Germanio.