Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Dubová

Dubová estas loka parto de municipo Radkov en distrikto Opava.

Dubová
(Horní Vikštejn)
germane: Ober-Wigstein
vilaĝo
Kastelo Dubová en Radkov
Oficiala nomo: Dubová
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Opava
Administra municipo Vítkov
Historiaj regionoj Ĉeĥa Silezio, Sudetio
Parto de Radkov
Montaro Nízký Jeseník
Memorindaĵoj Vikštejn burgoruino, Dubová kastelo
Situo Dubová
 - koordinatoj 49° 48′ 51″ N 17° 46′ 22″ O / 49.81417 °N, 17.77278 °O / 49.81417; 17.77278 (mapo)
Unua skribmencio 1640
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Vikimedia Komunejo: Dubová (Radkov)
Portalo pri Ĉeĥio

Historio redakti

Sur loko de la hodiaŭa domaro Dubová (ĝis la jaro 1945 Horní Vikštejn) estadis devene nur erpa korto, apartenanta al burgo Vikštejn. Oni indikas ĝin en la jaro 1640, kiam ĝi estis ĉirkaŭita per ŝtona muro. Kiam en la 18-a jarcento burgo Vikštejn nur malkreskis kaj ĝi taŭgis eĉ ne kiel sidejo de senjoraro nek kiel centro de administrado de la senjorujo, konstruis en la jaroj 1774-1776 Jan Julius Frobel, tiama posedanto de la vikštejna senjorujo, sur loko de la erpa korto barokan kastelon. Ĉirkaŭ la kastelo estiĝis domaro nomata Horní Vikštejn (en traduko: Supra Vikŝtejn), kiu situis en pli granda supermara alteco ol la burgo mem. En la jaro 1783 akiris la senjorujon grafoj el Tenczin, en 1814 grafoj el Arzo, en 1860 Emanuel Glasner kaj en 1884 grafoj Rozumovští (Rozumovskidoj). Tiuj aĉetis ankoraŭ en 1889 grandbienon Vítkov kaj en la jaroj 1888 - 1889 ankaŭ bienon Melč.

La novaj posedantoj beligis sian senjorujon, riĉe kontribuis al lernejoj kaj preĝejoj en la ĉirkaŭaĵo kaj iliaj riparoj. Rozumovští havis sidejon en la kastelo en Dubová ĝis la jaro 1945. Dum dua mindmilito ili anoncis sin al la germana nacieco, la kastelo estis dum certa tempo uzata eĉ kiel lazareto de wehrmacht. Post liberigo familio Rozumovští foriris en elmigradon, ilia posedaĵo estis konfiskita kaj en la 1950-aj jaroj estis en ĝi establita agrikultura metilernejo.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
2021119