Dudek horoj (filmo)

Dudek horoj, origine hungare Húsz óra estis grava nigra-blanka filmo dum la socialismo en Hungario.

Dudek horoj
filmo
Originala titolo Húsz óra
Produktadlando  Hungario
Originala lingvo hungara
Kina aperdato 1965
Daŭro 108 minutoj
Reĝisoro(j) Zoltán Fábry (reĝisoro)
Scenaro Yvett Bíró, Miklós Köllő
Laŭ la verko de romano de Ferenc Sánta
IMDb
vdr

Ĉe la filmoprodukto ariĝis kremo de la hungaraj filmistoj. Judit Schäffer kreis la filmajn kostumojn.

Rolantoj redakti

Historia epoko redakti

La historio estis okazanta en la fruaj 1960-aj jaroj en hungara vilaĝo. Tiam 2 gravaj eventoj okazis:

Tial la tasko estis montri pozitivajn historiojn pri la vilaĝa vivo kaj forgesi la tiutempe nomitan "kontraŭrevolucion". Tiun faris parte romano de Ferenc Sántha, kiu verkis pri la vilaĝo kaj menciis ankaŭ la revolucion. Nepre devas mencii, ke tiutempe ne povis aperi verkoj sen permeso de la unusola partio. Oni faris la filmon en Ostoros, la stabo konsistis el kremo de tiutempaj aktoroj kaj filmistoj, eĉ la vilaĝanoj partoprenis en la filmo, do tio ne estis kuliso.

Kiu ne konas tre bone la hungaran historion, tiu ne komprenas la filmon. Kaj la romano, kaj la filmo ne sekvas la historiajn eventojn, el ili estas prezentitaj nur mozaikoj, el kiuj oni devas imagis la tutan historion. Helpi la komprenon la plej gravaj eventoj estas:

  • antaŭ la 2-a mondmilito estis nur bienegoj, la simplaj kamparanoj ne havis parcelojn
  • post okupo de Hungario fare de Ruĝa Armeo oni tuj forprenis la grandajn bienojn kaj disdonis inter la kamparanoj
  • post kelkaj jaroj oni komencis agiti la kolĥozan sistemon, oni formis "grupojn de produktaj kooperativoj"
  • post morto de Stalino estis ebleco forlasi la "grupon"
  • revolucio en 1956, en vilaĝoj ĝenerale okazis nenio, tamen la vilaĝanoj apogis la revoluciulojn
  • post kelkaj jaroj denove oni organizis la socialistan sistemon, tiam nomatan produktajn kooperativojn, kiujn komprenu kolĥozoj
  • tiu sistemo firmiĝis

Historio redakti

Ĵurnalisto faras raportojn resume dum 20 horoj en vilaĝo. Li volis ekscii, kial okazis pafado en la vilaĝo en 1956? En la vilaĝo vivas 4 gravaj familioj, ili ricevis teron en 1945. Jozjĉo post jaroj iĝis kolĥozestro, Varga iĝis sekreta policano. Li preskaŭ pafis Balogh-on, ĉar li forlasis la partion. Jozjĉo malpermesis frekventadon de Kiskovács en la universitato kaj post la "kontraŭrevolucio" li gvidis la homojn kontraŭ Varga. Li nevole mortpafis Kocsis-on tra la pordo. La truo de la kuglo ankaŭ nun estas videbla. Varga forlasis la vilaĝon, sed en animoj de la vilaĝanoj doloras la vundoj.

Post fino de socialismo la filmo perdis la aktualecon, tio estas nur historia rememoro.

Fontoj redakti