János Horkai
János Horkai [jAnoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Horkai János estis hungara aktoro, voĉoaktoro. Lia origina familia nomo estis Hérincs [hErinĉ|, lia nomo malofte aperis en formo Horkay.
János Horkai [1] naskiĝis la 11-an de aprilo 1924 en Keszthely, li mortis la 19-an de junio 2010 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiJános Horkai akiris diplomon en Teatra Akademio en 1946. Inter 1947 - 1956 li estis asistanto en la akademio, poste li aliĝis al trupo de Nacia Teatro (Budapeŝto). Li restis tie ĝis inaŭguro de la nova tetrejo en 2002, poste li restis en la sama teatrejo sed sub nomo Teatro Magyar. Li ricevis 6 premiojn inter 1955-2009. Li estis nomumita eterna membro de la Nacia Teatro. Li havis edzinon, kiu naskis 2 gefilojn.
Elektitaj roloj teatraj
redakti- József Katona: Banuso Bánk - Ottó
- William Shakespeare:
- La Tragedio de Reĝo Lear - Osvald; Nobelo
- Hamleto - Rosencrantz
- Rikardo la 3-a - Sir Robert Brakenbury
- Hamleto - Gertrud
- Imre Madách: La tragedio de l' homo - diversaj flankaj roloj
- Friedrich Schiller: Maria Stuart - grafo Belliévre
- Jaroslav Hašek: La travivaĵoj de la brava soldato Ŝvejk dum la mondmilito - Wandler
Elektitaj roloj filmaj
redakti- En uniformo (1957)
- Nuda diplomato (1963)
- Dudek horoj (filmo) (1965)
Elektitaj roloj televiziaj
redakti- A tanítónő (1988)
- Szomszédok (serio), (1987-1997)
Elektitaj roloj voĉoaktoraj
redakti- hungara voĉo de Mickey Rooney
- voĉoj en diversaj desegnofilmoj