Dui
Pri la aliaj signifoj de DUI rigardu en DUI.
Dui | |
---|---|
anthropomorphic duck • rolulo en bildliteraturo | |
Verko | DuckTales |
Informoj | |
Sekso | vira |
Specio | antropomorfa anaso |
Ekipita per | Basbala ĉapo |
Loĝloko | Anasurbo |
Patrino | Della Duck |
Gefratoj | Hui • Lui |
Dui Anaso, angle Dewey Duck, estas unu el tri antaŭpuberaj knabaj anasidoj, kiuj havas homajn ecojn kaj aperas en multaj komiksoj kaj animaciaj filmoj de la kompanio Walt Disney Company. Dui kaj la du aliaj anasetoj estas identaj fratoj kaj nevoj de Donaldo Anaso (angle Donald Duck) - el la triopo Dui rekoneblas pro tio, ke lia ĉapo estas nigra-blua. Laŭ pasporto la plena nomo de la anaseto cetere estus "Deuteronomy Duck", sed tiel neniu nomas lin - en tute klasika Esperanto oni teorie alternative ankaŭ povus nomi lin Duĉjo.
- Por detaloj pri Dui kaj liaj du fratoj vidu la artikolon Hui, Dui kaj Lui.
Nomoj de Dui en diversaj naciaj lingvoj redakti
- Angle: Dewey
- Arabe: لولو (Lolo)
- Ĉeĥe: Bubík
- Dane: Rap
- Estone: Tups
- Finne: Tupu
- France: Fifi
- Germane: Trick
- Greke: Ντιούι (Ntiúi)
- Hispane: Paco / Diego / Jorgito / foje aliaj nomoj: klarigon vidu sube
- Hungare: Niki
- Islande: Rapp
- Indonezie: Kwik
- Itale: Quo
- Japane: Dyuui
- Litove: Vilis
- Nederlande: Kwek
- Norvege: Dole
- Pole: Dyzio
- Portugale: Zezinho
- Serba: Gaja
- Svede: Fnatte
- Ruse: Вилли (Vili)
(Noto: Ekzistas diversaj nomoj en la hispana lingvo pro tio ke la komiksoj sendepende tradukiĝas, helpe de malsamaj gvidlinioj, en Hispanio, Meksiko, Kolombio kaj Ĉilio.)