Dukolora akcipitro

La Dukolora akcipitro (Accipiter bicolor) estas specio de rabobirdo de la familio de Akcipitredoj. Ĝi troviĝas en arbaroj, duarangaj arbaroj, plantejoj, kaj arbara savano en sudorienta Meksiko, Centrameriko, kaj norda kaj centra Sudameriko (tiom sude kiom ĝis norda Argentino). Kvankam ĝi estas ĝenerale nekomuna, ĝi estas la plej komuna specio de Accipiter en plej parto de sia teritorio, sed ĝi ne loĝas je altitudoj super 2700 m kiaj la plej altaj partoj de Andoj.[1] Ĝi inkludas kelkajn subspeciojn, kaj la taksono de la Ĉilia akcipitro (A. chilensis) el pli malvarma, suda Sudameriko estas foje inkludata kiel subspecio de la Dukolora akcipitro.[1]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Dukolora akcipitro
Dukolora akcipitro
Dukolora akcipitro

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Accipiter
Specio: A. bicolor
Accipiter bicolor
(Vieillot, 1817)
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi estas 34–45 cm longa kaj 200-450 g peza, kaj tiele ĝi estas klare pli malgranda ol la Akcipitro de Eŭrazio kaj Nordameriko, kaj iome pli malgranda ol la Kupera akcipitro de Nordameriko, sed inter la plej grandaj akcipitroj de la genro Accipiter en Centra kaj Sudameriko (nur la rara Grizventra akcipitro estas iome pli granda).[1] Kiel ĉe aliaj akcipitroj de la genro Accipiter, la ino estas multe pli granda ol la masklo. Plenkreskuloj estas grizaj supre kun pli malhelaj flugiloj kaj krono, kaj vosto kun bendoj. La subaj partoj tipe varias el malhelgrizaj al tre palgrizaj, sed la sudaj subspecioj povas foje esti ruĝecbruna sube. La femuroj estas ĉiam tue ruĝecbrunaj (ne ĉiam videblaj), kaj la subflugiloj estas blankaj en la nordaj subspecioj kaj ruĝecbrunaj en la sudaj.[1] Junuloj estas tre variaj. Ili povas esti blankaj, sablokoloraj aŭ ruĝecbrunaj sube, kaj foje kun malhelaj strioj. Ties supraj partoj estas pli brunaj ol ĉe plenkreskuloj, kaj la femuroj estas foje pli palaj.[1]

La Dukolora akcipitro manĝas ĉefe malgrandajn birdojn kiaj turdoj kaj malgrandajn turtojn, sed ankaŭ mamulojn, lacertojn kaj grandajn insektojn.[1]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 Ferguson-Lees & Christie (2001). Raptors of the World. ISBN 0-7136-8026-1