Dunafalva estas vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Bács-Kiskun, en subregiono de Baja. La nomo signifas: vilaĝo de Danubo.

Vilaĝcentro de Dunafalva

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ bordo de la maldekstra Danubo, fine de sakovojo, sed estas pramo al Dunaszekcső.

Historio redakti

La romianoj havis tie fortikaĵon. Dum la historio la loko apartenis al Dunaszekcső. En 1945 ankaŭ tie okazis terdisdono por la malriĉaj kamparanoj, sed en 1948 jam kolĥozo formiĝis. La komunumo iĝis memstara municipo en 1954.

Vilaĝservoj estas cigana kaj germana aŭtonomioj, poŝto.