Dunaszekcső
Dunaszekcső (dunasekĉO) estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en subregiono de Mohács.
Dunaszekcső | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
vilaĝo en Hungario ![]() | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 7712 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 733 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 47 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 46° 5′ N, 18° 46′ O (mapo)46.08333333333318.766666666667Koordinatoj: 46° 5′ N, 18° 46′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 36,75 km² (3 675 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Bazaj informoj
redakti- Areo: 37 km²
- Alto super marnivelo: 90-158 m
- Loĝantaro: 2050
- Poŝtkodo: 7712
- Telefonprefikso: 69
Situo
redaktiLa vilaĝo situas inter montetoj kaj dekstra bordo de Danubo (kontraŭe troviĝas Dunafalva, laŭ ĉefvojo Budapeŝto-Mohács. Pramo funkcias al Dunafalva. Pécs troviĝas proksimume 50 km-ojn for.
Historio
redaktiLa vilaĝo estis loĝata dum la neolitiko, kuprepoko bronzepoko, poste keltoj kaj romianoj vivis tie. La lastaj havis tie urbon nomata Lugio, poste Florentia. La unua mencio devenis el 1150 en formo Secuseu. La turkoj okupis la fortikaĵon en 1529. Ŝajnas, la vilaĝo ne senhomiĝis, sed post la turkoj alvenis serboj kaj germanoj. En 1930 vivis en Dunaszekcső 4465 hungaroj, 1004 germanoj, 5 slovakoj, 8 kroatoj, 45 serboj. Post la 2-a mondmilito parto de germanoj estis deportitaj al Germanio.
Vidindaĵoj
redakti- klasikisma katolika preĝejo
- iama preĝejo, nun grenejo
- ortodoksa preĝejo el la 18-a jarcento
- nobeldomo de Jankovich, nun lernejo
- tombeja klasikisma kapelo el la 19-a jarcento
- ruinoj de abatejo el la 15-a jarcento
- muzeo
Famuloj
redaktiEn Dunaszekcső naskiĝis aktoro Vera Márffy.