Duongrupo (algebro)
algebra strukturo kun asocia interna duvalenta operacio
Duongrupo aŭ semigrupo en algebro estas algebra strukturo kun asocia interna duvalenta operacio, t.e. aro kun tia operacio , ke
Alivorte, semigrupo estas laŭdifine asocia magmo. Kutime oni skribas (A, *) pri duongrupo sur aro A kun operacio *.
Ekzemploj de duongrupo estas (N, ·), (Z, ·), (Q, ·), (R, ·), (C, ·), (N, +), (Z, +), (Q, +), (R, +) kaj (C, +)
En duongrupo ne ĉiam ekzistas neŭtrala elemento kaj ne nepre ekzistas inverso por ĉiu elemento.