Dutranĉita 4-hiperkubo
(Alidirektita el Dutranĉita 16-ĉelo)
En geometrio, la dutranĉita 4-hiperkubo aŭ dutranĉita 16-ĉelo estas uniforma plurĉelo. Kiel la nomoj sugestas, ĝi povas esti farita per dutranĉo de la 4-hiperkubo aŭ per dutranĉo de la regula 16-ĉelo.
Dutranĉita 4-hiperkubo | |
Plia nomo | Dutranĉita 16-ĉelo |
Figuro de Schlegel centrita je senpintigita kvaredro. | |
Figuro de Schlegel centrita je senpintigita okedro. | |
Speco | Uniforma plurĉelo |
Vertica figuro | Dulatera dukojnosimilaĵo (malregula kvaredro) (2 senpintigitaj okedroj (4.6.6) kaj 2 senpintigitaj kvaredroj (3.6.6) kuniĝas je vertico) |
Simbolo de Schläfli | t1,2{4,3,3} t0,1,2{31,1,1} |
Figuro de Coxeter-Dynkin | |
Verticoj | 96 |
Lateroj | 192 |
Edroj | 24 kvadratoj {4} 64 seslateroj {6} 32 trianguloj {3} |
Ĉeloj | 8 senpintigitaj okedroj (4.6.6) 16 senpintigitaj kvaredroj (3.6.6) |
Geometria simetria grupo | B4, [3,3,4] D4, [31,1,1] |
Propraĵoj | Konveksa |
Konstruado
redakti4-hiperkubo estas dutranĉita per senpintigo de ĝiaj ĉeloj duonvoje al la profundo kiu devus liveri la dualan plurĉelon. Tio signifas ke la ok kuboj iĝas ok senpintigitajn okedrojn. La fontaj kvadrataj edroj parte konserviĝas kaj iĝas kvadratojn turnitajn je 45 gradoj relative al la fontaj kvadrataj. Per ili senpintigitaj okedroj tuŝas unu la alian. La seslateraj edroj formitaj dum la tranĉo formas senpintigitajn kvaredrojn. La senpintigitaj kvaredroj havas ankaŭ triangulajn edrojn, per kiuj la senpintigitaj kvaredroj tuŝas unu la alian.