Eŭropa portugala

formo de la portugala lingvo parolata en Portugalio
Areoj verde oni estas parolata la Portugala de Portugalio. Flave la insuloj en Atlantiko.

Eŭropa portugala (en portugala: português europeu, prononce [puɾtuˈɣez ewɾuˈpew]), konata ankaŭ kiel Luzitana portugala (português lusitano), Iberia portugala (português ibérico) kaj Portugala de Portugalio (português de Portugal) aŭ eĉ “norma portugala”, “normiga portugala” aŭ “malnovmonda portugala”[1] referencas al la portugala lingvo parolata en Portugalio. La norma portugala prononcmaniero, la prestiĝa normo bazita sur la Eŭropa portugala, estas la referenco por Portugalio, la portugal-parolantaj landoj de Afriko, Orienta Timoro kaj Makao. La vorto “Eŭropa” estis elektita por eviti la ripeton “Portugala portugala” (“português português”) kontrasta al la Brazila portugala.

La lingvo estas la sama kun diferencaj akĉentoj en multaj landoj. Ĝi estas Latinida lingvo, kun influoj el gaelaj, ĝermanaj, greka kaj araba. Ĝi estis parolata en la Iberia Duoninsulo dekomence kiel Galeg-portugala. Pro la formado kaj disvoligo de Portugalio kiel aparta lando ekde la 12a jarcento, la lingvo evoluis en la portugala. En la hispanaj provincoj de Galegio, nome en la norda limo de Portugalio, la indiĝena lingvo estas la galega. La portugala kaj la galega estas tre similaj kaj indiĝenaj parolantoj povas bone interkompreniĝi, ĉar ili kunhavas la saman ĵusan komunan praaĵon; pro tio lingvistoj disputas ĉu temas pri du apartaj lingvoj aŭ pri du dialektoj de la sama lingvo. Portugala kaj hispana ja estas diferencaj lingvoj, kvankam ili kunhavas 89% el la vortotrezoro, sed kun multaj falsaj amikoj kaj tre forta prononca diferenco.[2]

NotojRedakti

  1. "Brazilian Portuguese vs European Portuguese - Learn European Portuguese Online". Alirita la 23an de aprilo 2020.
  2. Urban Multilingualism in Europe: Immigrant Minority Languages at Home and School. Guus Extra, Kutlay Yaǧmur. Multilingual Matters, 2004. 428p., ISBN 9781853597787

BibliografioRedakti

  • Cunha, Celso e Cintra, Lindley. Nova Grámática do Português Contemporâneo. 12.ª edição. Lisboa. Edições João Sá da Costa. 1996. ISBN 972-9230-00-5
  • Cintra, Luís Filipe Lindley. Estudos de Dialectología Portuguesa. 2.ª edição. Lisboa. Livraria Sá da Costa Editora. 1995. ISBN 972-562-327-4
  • Teyssier, Paul. História da língua portuguesa. 6.ª edição. Lisboa. Livraria Sá da Costa Editora. 1994. ISBN 972-562-129-8